Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/387

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ridetis pro plezuro vidante la belajn tualetornamaĵojn kuŝantajn sur la lito.

Ĉar ŝi ilin ekekzamenis:

— Reiru al via mastrino, diris la komandanto. Eble ŝi bezonos vin: kaj estas necese, ke ŝi ne sendu iun, por vin venigi. Ĝis la revido.

Kiam noktiĝis, Josefino revenis en sian ĉambron. Kiam ŝi estis certa, ke ĉiu dormas en la kastelo, ŝi kondukis sian amanton tra la ŝtuparoj kaj la koridoroj ĝis la ĉambro, iam loĝita de Valentino. Enhavante nur komunan meblaron por invititoj, tiu apartamento ne estis ŝlosita. Do la filo Linŝardo bezonis nur turni la butonon por eniri en ĝin. Poste alirinte en la tualetejon, li malfermis la fenestron. Mirante ŝia amantino rigardis, ne rimarkinte, ke tiu tualetejo faras sola la unuan etaĝon de la granda turo, kaj ke la familia blazonŝildo troviĝas tuje malsupre de la fenestro.

Sin klinante ĝis la zono ekster la fenestro, riskante falon en la malplenaĵon, Viktoro palpis per la mano kaj serĉis en kiu stato de konserveco aŭ de difekteco troviĝas la masonaĵo. Subite li haltigis ĝojan ekkrion. Ŝajnis al li, ke la ŝtono ŝanceliĝas. Li rekomencis sian provon, kaj konstatis, ke li ne eraris. Malrapide malalligita de sesjarcentaj veteratakoj, la granda ŝtonplato estis definitive disigita de la skuadoj al ĝi truditaj de sinjoro de Ruvezo, kiam li uzis ĝin kiel skabelon por eniri ĉe Valentinon. Ĝi staris nur per sia propra pezo. Viktoro prenis sian levilon kaj enŝovis la pinton inter la blazonŝildo kaj la muro; poste, metinte piedon sur la fenestra apogilo, li pezis per siaj tutaj fortoj sur la alian ekstremaĵon. La peza ŝtono balanciĝis, kliniĝis malrapide al la malplenaĵo, turnis sur sin mem kaj estis rapidigita sur la teron, sur kiu ĝi rompiĝis kun malsonora bruo. Tion farinte la komandanto fermis la fenestron kaj diris trankvile al sia amantino:

— Estas finite: ni eliru.