Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/386

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La filo Linŝardo bone konis sian ensorĉantan potencon al sia amantino. Kontakte de tiu kisado, kiu al ŝi memorigis tiel ebriigajn feliĉojn, la junulino sin sentis senforta. Ŝiaj bonaj decidoj, ŝia deziro al batalo, ĉio vaporiĝis. Ŝi sin retrovis tia, kia ŝi ĉiam estis, tiel malsuperigita de li, tiel nuligita, ke la voleco de Viktoro ŝajnis al la junulino kvazaŭ anstataŭiginta la ŝian; kaj ŝi ruĝiĝis pro honto, pensante ke tiu viro ĉiam amata bezonis nur unu minuton por repreni siajn antaŭajn rajtojn. Denove ŝi estis submetita.

Altirinte Josefinon sur siajn genuojn, Viktoro diris inter du kisadoj:

— Ĉu la apartamento iam loĝita de fraŭlino de Savinako estas nun okupata?

— Ne, ĝi estas malplena. De la eliro de tiu junulino neniu loĝas en ĝi.

— Tre bone. Mi restos kaŝita en via ĉambro ĝis la nokto. Kiam ĉiuj dormos, vi min kondukos al ĝi. Ĉar mi ne konas tre precize la internon de la kastelo, mi timus vojerarojn.

— Kion vi volas fari?

— Vi ĝin vidos, ĉar vi ĉeestos kun mi.

Sonorilbruo interrompis la junulon.

— Estas ŝia dukina Moŝto, kiu min vokas, diris la ĉambristino.

— Iru, rapidu. Mi vin atendos ĉi tie. Se vi povos alporti al mi pecon da pano kaj ion ajn kun ĝi, vi min plezurigos: se ne, ne maltrankviliĝu, mi min senigos da ĝi.

Restinte sola Viktoro malplenigis la keston. Eltirinte el ĝi diversajn tualetajn objektojn ŝatatajn de junulinoj, li tute funde trovis tion, kion li serĉas, grandegan levilon nomitan pinco de la pavimistoj, kaj aliajn ilojn.

Josefino revenis kurante, alportante al li manĝaĵojn.

— Rigardu, karulino, diris ŝia amanto, tion, kion mi alportis.

— Ho! kiel vi estas aminda, ekkriis la junulino, kiu