Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/389

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La markizo nur jesis per klino de l’ kapo.

— Estas neeble, ekkriis sinjorino de Prelongo. Ĝi staris senmova dum sescent jaroj; kiam Richelieu eksplodigis la kastelon ĝi ne ŝanceliĝis; la Revolucio ĝin respektis; kaj vi volas ...

— Mi volas nenion, mi vidis kaj mi konstatis.

— Nu, mi same volas vidi; sen tio ĉiam mi kredos, ke vi eraris.

Ĵetinte rapide mantilion sur sian kapon, la markizino malsupreniris en la parkon, sekvita de Raŭlo.

Sed tie ŝi estis devigita akcepti la evidentecon. La pecoj de la granita ŝtonplato kuŝis sur la tero. Supre de la pordo, larĝa supraĵo glata kaj blanka montris la lokon en kiu ĝi troviĝis antaŭe.

Sinjorino de Prelongo ne povis deteni siajn larmojn. Ŝi rapide revenis hejmen ĝemante:

— Dio mia, Dio mia, vi volas nin humiligi: estu plenumita via volo.

Ĝis la vespero ŝi restis enfermita en sia ĉambraro, malpermesante la vizitantojn, ripetante por la centa fojo tiun ĉiaman demandon:

— Sed kiamaniere tio fariĝis? Se almenaŭ en tiu nokto estus okazinta fortega fulmotondro, tiu kastastrofo klariĝus per fulma frapego: sed neniam la atmosfero estis tiel kvieta.

Estis dimanĉo. Post la vespermanĝo la abato Benojto diris al la markizino:

— Mi kredas, sinjorino, ke nur tiuj, kiuj sin blindigas memvole, ne vidos en tiu okazintaĵo la manon de Dio. En sia senfina saĝeco, la Kreinto de ĉiuj aĵoj gefianĉigis Viktoron Linŝardon kaj vian filinon, de la eterneco. Jam unuan fojon vi rifuzas vian obeon al liaj ordonoj: li kruelege vin punis pro tio. Denove, por ne plenumi liajn postulojn, vi penas malliberigi per ĵuro vin kaj vian volon. Sed tiun ĵuron li ne akceptas. Li vin liberigas per miraklo ne klarigebla de la homa inteligenteco, sed kiu