Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/390

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas nur ludo por tiu, kiu povas ĉion. Vidante tiun ordonon konigitan per tiel klarega maniero, kion vi intencas fari?

— Ĉu mi scias, sinjoro paroĥestro? Vi bone vidas, ke mi perdis mian tutan penspovon. Ve! tiu akcidento tiel similas miraklon, ke mi preskaŭ partoprenas vian opinion. Kion fari? Kion fari? Inspiru min, Dio mia.

— Malprudente vi demandas Dion, sinjorino: ĉar lia respondo estos kredeble nova malfeliĉaĵo vin punanta pro via ŝanceliĝo.

— Patrino mia, sopiris Matildo, kiu ĝis nun silentis, mi vin petegas; donu al mi vian konsenton.

— Sed vi ne amas tiun viron; vi eĉ lin malamas, mi estas certa pri tio.

— Akceptu tiun edziniĝon: ĝi estas necesega, mi tion certigas.

— Tiam bonvole vi fariĝus sinjorino Linŝardo?

— Dank’ al la artifiko de maĵorato la nobela malhumileco estas savita. Kiam eĉ la aferoj ne tiel aranĝiĝus, estus tamen necesa tia akcepto.

— Kiam mi pensas, ke miaj genepoj estos la gefiloj de tiu krimulo, mi sentas min tremetanta pro honto kaj pro naŭzo.

— Ho! pri tio, patrino mia, ekkriis la dukino sin starigante, trankviliĝu tute. Kun mi la Prelonga familio estingiĝos: mi estos la lasta idino de mia raso.

— Vi parolas kiel infanino. Kiam tiu viro estos via edzo ...

— Sed, via dukina Moŝto, peze rimarkigis la paroĥestro, vi ŝajnas forgesi Valenton.

— Vi estas prava, respondis la juna virino ekploregante. Ha! ŝi ekkriis, sin turnante al sia patrino, neniam vi scios kiel kruele vi min turmentegas en tiu momento. Mi vin petegas, konsentu mian peton, aldonante neniun pripenson. Ne eligu la malfortan kuraĝon restantan ankoraŭ en mi; ĉar ĝin baldaŭ mi multe bezonos.