Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/391

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sinjorino de Prelongo direktis al Matildo profundan rigardon. Sentante ke ŝia filino obeas instigon tiel potencan, ke rifuzo devenanta de ŝi eble naskus neripareblajn malfeliĉegojn, ŝi respondis per tono solena:

— Mi nescias la motivojn al kiuj vi obeas kaj kiuj diktas viajn parolojn; sed devige ili estas potencegaj. Ĉar la ĉielo elpruvis per neprotestebla signo, ke ĝi decidis la ruinon de la Prelonga familia, mia filino, mi konsentas vian peton, mi akceptas vian edziniĝon kun Viktoro Linŝardo.

— Danke, danke, respondis la juna virino, sin levante kaj alirante al sia patrino. Nun promesu, ke mi konservos ĉiam vian amon kaj precipe vian estimon.

— Ho! mia plendinda infanino, ekkriis la markizino, altirante sian filinon en siajn brakojn, kaj ŝin kovrante per kisadoj; pli ol estimon, pli ol admiron mi sentas al vi; ĝi estas vera respektego. Ĉar vi oferas al devo konita nur de vi vian junecon kaj vian estontecon; kaj similante la kristanajn suferantinojn, vi alpaŝas ne paliĝante al la turmentego, kiu vin atendas.

— Sed kian heroaĵon faras do ŝia dukina Moŝto? petis la paroĥestro.

— Mi ne konas ĝin, respondis sinjorino de Prelongo malpacience. Sed mi estas certa, ke troviĝas en la ĉielo multaj sanktulinoj oficiale sanktigitaj, kiuj ne montris tian grandkorecon kaj tian firmecon.

La abato skuetis la kapon, kiel homo ne konvinkita. Pri Raŭlo, de la komenco de l’ interparolado, li eliris, ne volante, ke per sia ĉeesto li ŝajnigu influi la decidon de la markizino.

La morgaŭan tagon sinjoro de Prelongo skribis al la komandanto Linŝardo, ke li konsentas teorie al la akcepto de li kiel bofilo: sed la oficiala anonco ne okazos tiel longe kiam la permeso por starigi en maĵoraton la Prelongan bienon ne estos donita. La konsekvencoj de