Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/392

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tia akto estos la transigo al Matildo de la kastelo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj kaj samtempe de la hereda nobela titolo, kiu fariĝos transigebla al la infano, kiun tiu edziniĝo rajtigos kaj al ĉiuj aliaj idoj, kiujn ŝi eble naskos poste.

Kiam Viktoro finis la legadon de tiu letero:

— Nu, estas finite, li pensis triumfanta.

Sed kvankam li estas sola, neniu muskolo de lia vizaĝo tremetis, tiele li kutimis komandi la esprimadon de sia fizionomio.

Tuj li ekklopodis. Ĉiuj liaj influhavaj amikoj estis petitaj, por ke ili agu sur la bonvolon de la reganto. Aliparte Raŭlo ne restis neagema. Tiradite de ambaŭ flankoj, havante cetere neniun gravan motivon por rifuzi, la imperiestro konsentis tion, kion oni petis de li.

Akto estis skribita laŭ la leĝaj formoj: kaj la filino de la markizo fariĝis grafino de Prelongo.

De kiam Raŭlo sin okupis de tiuj leĝaj detalaĵoj, plena ŝanĝo fariĝis ĉe li. Iom post iom li kutimis al la ideo de tiu edzinigo; kaj kiam alvenis la konsento de Napoleono IIIa, li ne povis deteni kontentan ekmovon.

La edzinigo de Matildo kun la duko de Blasano malaperigis la gloran nomon de Prelongoj. Sed dank’ al la memmortigo de Gastono, dank’ al la projektoj de Viktoro, ĝi estis elterigita, kaj reaperis en la nobelaron pli viva ol jam, kun espero de senfina daŭrado.

Pro tio, li penis kontraŭbatali la malĝojecon pli kaj pli kreskantan de la markizino.

— Dio mia, li diris ofte, nia malfeliĉa filino faris kulpon: neniu pli ol mi suferis pro tio. Sed ĉar la malbono estas nekuracebla, ĉu ni ne devas senti nin feliĉaj, ke en nia malfeliĉeco ni havas tiun dolĉigaĵon, kiu ebligas la konservon de nomo, kies porto vin antaŭe tiel fierigis.

— Por mi tiu nomo estis detruita samtempe kiam rompiĝis la blazonŝildo ĝin reprezentanta. Mi pli amus, ke ĝi estu estingita por ĉiam ol portita de krimulo, kiu sin or-