Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/393

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

namos per ĝi, same kiel faras sovaĝulo per la akiraĵo de sia malamiko.

— Sed sinjoro Linŝardo estas neniel rajtigita al la porto de tiu nomo.

— Ne timu; li scios sin rajtigi mem.

Post plenumo de formulaĵoj, la komandanto estis permesita de la markizo sin prezenti en la kastelon. Sed tie kruela surprizo atendis la junulon:

— Tiel longe kiam ni ne estos geedzoj, diris lia fianĉino, indulgu min, mi vin petas, kaj ne min turmentu per via ĉeesto.

— Sed, mia kara Matildo ...

— Sufiĉas, sinjoro, respondis komandtone la dukino. Ĉar mi estas kondamnota dum mia tuta vivado al via apudesto, almenaŭ lasu min ĝui pace la lastajn tagojn de libereco al mi restantajn.

— Tamen sinjoro via patro ...

— Mia patro agas tiel konvene kiel li opinias fari. Venu tien, se vi deziras; mi ne povas vin malhelpi. Ĉiuj homoj kredos, ke mi estas la celo de viaj vizitoj. Dum tiu tempo mi restos enfermata en mia ĉambraro.

— Ĉu vi kredas, sinjorino, diris kolere la filo Linŝardo, ke la aferoj okazos tiamaniere?

— Nu, ĉu vi minacus min, sinjoro? Vi ne scias kiel vi estas ridinda. Ĉar mi konsentas la edziniĝon kun vi, vi ne povas plu formeti Valenton. Ne estas en la antaŭtago de via edziĝo, ke vi duelbatalos kontraŭ via bopatro. Do vi tre bone vidas, ke nun vi ne estas plu timinda. Per la ofero de mia vivo kaj de mia famo mi aĉetis la rajton vin malestimi kaj kraĉi tiun malestimon al via vizaĝo. Kaj tiun rajton mi ĵuras, ke mi uzados.

La komandanto rulis furiozajn okulojn. Liaj krispiĝantaj pugnoj martelumis tableton, kvazaŭ li volus ĝin rompi.

— Cetere, daŭrigis Matildo, se tiu antaŭvido vin timigas,