Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/394

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi havas ankoraŭ tempon por eliri. Estu certa, ke mi ne vin detenos.

De la momento kiam la juna virino konsentis la edziniĝon, ĉio kio faris la forton de Viktoro subite rompiĝis. La filo Linŝardo tion sentis tre bone. Trafinte sian celon, li ekvidis ke la plej granda malfacilaĵo ne estis ankoraŭ venkita. Anstataŭ la junulino, kiun li kredis nuligita, premegita de la sinsekvaj batadoj per kiuj li ŝin subpremis, li trovis kontraŭ si virinon fieregan, ordonantan, armitan de volego ne kurbiĝanta. Ŝi restis ĉiam tiu ino, kiun antaŭ du jaroj li ne povis ekkapti, kiu lin blindigis kaj persekutis de insultaj paroloj. Sed pacience: post kelkaj tagoj la leĝo donos al li absolutajn rajtojn: kaj li same scios ilin uzadi.

Ĵetinte sur sian fianĉinon rigardon ŝarĝitan de malamo kaj samtempe de pasio, li eliris ne aldoninte unu vorton.

Ĉiutage li faris en la kastelo duhoran viziton. Tuj kiam lia alveno estis signalita de la pordisto, sinjorino de Prelongo rapide supreniris al sia apartamento; kaj post kelkaj minutoj de seninteresa interparolado, Matildo ĉiam trovis tre taŭgan pretekston por eliri kaj ne reveni.

Pro tio la markizo tre mirigita ĉiam troviĝis sola kun la amindumanto.

— Sed, komandanto, li diris, mi petigos de la sinjorinoj, ke ili malsupreniru.

— Ne utile, via Moŝto: ne malhelpu ŝian dukinan Moŝton el ŝiaj okupadoj. Ni havos la tutan daŭradon de longa vivo por apudesti kune. Cetere ni nin konas reciproke sufiĉe intime.

La kruela tono per kiu la filo Linŝardo substrekis tiun lastan frazon doloris Raŭlon. Li penis forgesi la kulpon de sia filino, kaj tiu vorto al li ĝin memorigis maldolĉe. Sen tio li estus pasiginta en la intimeco de sia estonta bofilo horojn vere tre agrablajn. Nevole li sentis sin allogita de la parolo varma kaj vibranta de la junulo. Kiam ĉi tiu rakontis la militajn agojn en kiuj li parto-