Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/395

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prenis, la markizo forportita de l’ entuziasmo forgesis dum unu momento, ke lia kunparolanto estas la deloginto de Matildo, vidis antaŭ si nur la gloregan militiston, kaj ne povis kompreni, kial tiu sentima oficiro ne estas, ve! neriproĉinda.

— Ha! li ofte diris, Viktoro estis prava. Kian malspritaĵon mi faris, skribinte al li tiun malbenitan leteron. Sen ĝi, mia filino estus ankoraŭ ĉasta. Mi estas devigata konfesi, ke inter ĉiuj junuloj de mi konitaj, Linŝardo estas la sola, kiu vere realigas la gloran bofilon de mi revitan.

Pro tio, kaj volante korekti per siaj ĝentilaĵoj la senentuziasmecon de Matildo kaj de la markizino, sinjoro de Prelongo sin montris tre afabla al la junulo, al kiu li preskaŭ pardonis.

Ja la komandanto bezonis kuraĝigon por antaŭiri pli malproksimen. En la momento kiam lia entrepreno trafis la celon, ĝi al li aperis laŭ vidiĝo tute alia. La posedo de Matildo, la titolo de Prelonga kastelmastro, kiuj ĝis nun estis por la ambiciemulo la nec plus ultra de la revita idealo, perdis sian valoron, ĉar nun la batala febro ne lin subtenas.

Kiam Viktoro petis de siaj gepatroj, ĉu ili bonvolos doni sian konsenton, Andreo ŝanceliĝis momente. Ne estante instigita de tiu fiksa ideo, redoni al la markizo la monon jam ŝtelitan, kredeble li estus rifuzinta. Pri Heleno, ŝi estis dolore mirigita, ĉar ŝi ne trovis la ĝojon, kiun ŝi kredis esti sentonta, vidante la realigon de ŝiaj junaĝaj ĥimeraĵoj, ĉar ŝi ne divenis, ke la jaroj pasante sur ŝi malvarmigis la fervoron de ŝia natureco kaj la ardegon de ŝiaj pasioj.

Viro al kiu Viktoro tute fidis, kaj kies aprobon li multe ŝatis, estis lia frato Ludoviko. Kiel ĉiam, ĉi tiu troviĝis en sia laborejo, en kiu li pasigis sian vivon. Por lin renkonti, la komandanto estis devigita aliri al tiu ĉambro. Post la unuaj vortoj, Ludoviko sublevetis siajn ŝultrojn.