Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/408

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grafino fariĝis la celo de ĉiuj rigardoj. Kiam ĝi estis elirinta:

— Strange, diris kamparano: la malgranda vicgrafo de Prelongo tute ne similas sian patron.

— Kaj sian patrinon?

— La grafinon? Ho ankaŭ pli malmulte.

— Mi ne scias, ĉu mi eraras; sed tiu pupa vizaĝo al mi memorigas la fizionomion de fraŭlino Valentino.

— Tio ne estas miriga, diris la mastrino de la kafejo; tiuj junulinoj estis sendisigaj.

— Je Diablo! Ĉu ekzistas, en la reciproka amikeco de du junulinoj kaj la vizaĝo de etulo, ia rilato ebla?

— Jes, kaj eĉ tre granda, respondis la kafejmastrino per tono malkontenta: kiam ŝi estis graveda la patrino de Valento ricevis rigardon de sia iama amikino. Pro tio la etulo estas la viva portreto de tiu ĉi lasta.

Grandega ekridego akceptis tiujn parolojn.

— Vi do kredas al tiuj sensencaĵoj, sinjorino Krepono?

— Certe, tiel fervore kiel al la Kredo. Kiam ido similas najbarinon, tio pruvas, ke ŝia patrino ricevis rigardon dum sia gravedeco.

— Kaj kiam tiu najbarino estas najbaro?

— Tiam, respondis Blagardo, tio pruvas, ke la najbaro rigardis la najbarinon ... tro proksime.

— Silentu do, langmalbonulo. Ĉu vi intencas kredigi, ke fraŭlino de Savinako iom rilatas kun la nasko de tiu infano?

— Nu, nu, eble.

— He! petolanto, rimarkigis Grosklaŭdo, memoru ke antaŭ du jaroj vi parolis alimaniere.

Nun, ĉar la opinio iam proponita de Blagardo estis partoprenita de la tuta lando, ĉi tiu ne ĝin ŝatis plu. Eĉ li ĝin kontraŭbatalis, nur por ne partopreni la opinion de ĉiuj aliaj.

— Malgrandulo mia, li respondis al Grosklaŭdo, iam mi