Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/407

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gata konfesi, ke li faras ĉion, kion li povas, por sin pardonigi.

Sola la markizino avertita de sia patrina instinkto ne kredis al la pento de Viktoro. Ŝi sen interpaco montris al li glacian malvarmecon. Tiu antipatio eĉ ŝprucis al Valento. Sinjorino de Prelongo sin kulpigis mallaŭte, ke ŝi sentas malamon al tiu senkulpulo, senvola kaŭzo de ĉiuj iliaj malfeliĉaĵoj.

— Kion venis fari ĉi tien tiu uzurpulo, ŝi pensis ofte. Li ne estas mia nepo: mi tion sentas, mi estas certa pri tio; alie io neklarigebla min altirus al li. Aliparte kvankam Matildo envolvas sian etan protektiton de ĉiuj imageblaj vartoj, tamen nur vidante la manieron per kiu ŝi karesas lin, ŝi kisas lin, oni divenas, ke li ne estas ŝia ido. Patrino ne eraras pri tiuj aferoj. Sed tiam de kie do li devenas? Instigite de tiu malbona sento, la markizino petis de sia filino, ke neniam ŝi alkonduku al ŝi la knabeton, kies rajte Matildo estas patrino. Komprenanie la motivon, kiu instigis sinjorinon de Prelongo, la grafino respektis siajn tedojn, evitis ke Valento troviĝu en ŝia ĉeesto, kaj neniam al ŝi parolis pri li.

Tiel agante Suzano faris gravan malsagaĵon. Ĉar se ŝi estus sekvinta, paŝon post paŝo, la kreskadon de tiu estaĵeto tiel mistere enirinta en la vivon, ŝin estus miriginta lia simileco kun fraŭlino de Savinako: kaj ĉiuj ŝiaj duboj estus rapide klarigitaj.

Tiu simileco estis tiel videbla, ke ĝin rimarkis la lakeoj kaj eĉ la vilaĝanoj.

Ian dimanĉon, Matildo revenis al la kastelo en nefermita kaleŝo, havante apud si sian filigitan knabeton. Ŝi pasis antaŭ la Krepona trinkejo, la plej bela kafejo de l’ urbeto. Antaŭ la pordo la tablojn korekte liniigitajn okupis multaj trinkantoj. Estis la sesa vespere: ĉiu venis ĉi tien, englutonte sian antaŭmanĝan trinkaĵon kaj petonte novaĵojn. Kompreneble la luksa veturilo de la