Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/406

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuŝas funde de tio ĉi; kaj mi fidas al ĝi kiel al potenca helpanto. Ĉar nun Matildo povas sin doni al neniu viro krom al mi; ĉar la leĝo kaj la religio al ŝi trudas kiel devon la amon al ŝia edzo, pli-malpli frue ŝi falos fatale en miajn brakojn.

Pro tio dum la unuaj tagoj, kiuj fluis post lia edziĝo, Viktoro ne faris la malprudentaĵon postuli edzinajn komplezojn; ĉar tiaj postuloj povis nur malbonigi la situacion. Li ŝajne akceptis kiel naturan la malintiman vivmanieron al li truditan de la grafino. Li ne volis rimarki la malvarman kaj arogantan tonon de ŝi prenitan, kiam ŝi parolis al li. Li ŝajnis antaŭ ŝi submetita, respektema, amema, esperante ke Matildo fine estos kortuŝita de tiu konstanta penado por plaĉi al ŝi. Certe por viro tiel ordonema kiel la komandanto tia konduto konjektigis neordinaran forton de voleco, kies pli bone ol iu ajn la grafino devis ŝati valoron.

Ĉiutage la filo Linŝardo neniam forgesis alportigi en la apartamenton de sia edzino la florojn, kiujn ŝi obstine rifuzis dum sia fianĉiniĝo. Regule tuj kiam Matildo ekvidis la bukedojn, rapide ŝi ilin ekkaptis kaj ĵetis ekster la fenestro. Sed ian tagon pro malatento ŝi forgesis plenumi tiun ĉiutagan kaj malestiman detruadon. La morgaŭan tagon Viktoro havis la ĝojon ĵeti mem la velkintajn rozojn kaj ilin anstataŭigi per freŝaj. La sama afero rekomencis kelkajn fojojn. Fine laca pro tiu batalo per florbatoj, la grafino ĉesis zorgi pri tio. La bukedoj, senditaj de ŝia edzo, seninterrompe ornamis ŝian saloneton; kaj la juna virino tiel kutimis al ili, ke fine ŝi ilin konsideris kiel meblojn de l’ apartamento.

Vidante ĉiujn tiujn ampruvojn, kiujn la komandanto senpaŭze donis al Matildo, la markizo sin turnis definitive al sia bofilo. Eĉ li sentis al li komencantan amikecon: — Por ĉiu peko, kompatemo, li diris, Linŝardo faris grandan kulpon, mi eĉ dirus krimon. Sed oni estas devi-