Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/405

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al humiluloj. Se ŝi kuraĝis ian pripenson, la servistoj respondis malafable:

— Ŝia grafina Moŝto ne donis ordonojn pri tio. Ŝia aŭtoritato en la kastelo estis tiel nula kiel antaŭe. Kolerega pri tiu bankroto de la fatalo, kiu ruinigis ŝiajn plej karajn esperojn, nun sinjorino Linŝardo metis intertempojn pli kaj pli longedaŭrajn inter siaj vizitoj al la sinjorega domego.

Tiu situacio netolerebla por la edzo de Matildo ne povis longatempe daŭri. Tiel longe kiam la grafino ne estos doninta al li la tutecon aŭ almenaŭ grandan parton de siaj posedaĵoj, li komprenis, ke li estos ĉiam konsiderata kiel senvaloraĵo.

Du farmanierioj prezentiĝis al li, la perforto aŭ la konvinko. Li tiel uzis kaj eĉ trouzis la unuan rimedon, ke nun ĝi lin kore tedegis. Aliparte la konsekvencoj ricevitaj enhavis rezultatojn neniel kuraĝigajn. Do restis la konvinko apogiganta sur amon. Ha! ĉi tiu rimedo estis tute alloga, tiel pli alloga, ke la senĉesa apudesto de la juna virino apud li vekis lian malnovan pasion.

Nun ĉar la leĝo donas al li nediskuteblajn rajtojn, li tre intencis ilin valorigi. Sed li sciis, ke la entrepreno estas multe ŝancebla; multfoje jam li povis konstati la vivegan malamon al li sentatan de Matildo; kaj li ne povis ne tremeti, memorante la ĵuron de ŝi faritan, ke li ĉiam estos al ŝi nur fremdulo. Sed li opiniis, ke nenio kontraŭstaras senŝancele la tempon kaj la persiston. La komandanto esperis, ke per sennombraj ammontroj, per senĉesaj ĝentilaĵoj, li forgesigos al la grafino la maldelikatajn kaj eĉ sovaĝajn rimedojn uzitajn de li, per kiuj li sin devigis kunligi sian estontecon kun la sia. Li apogis sian deziron sur unu bonegan rezonon:

— La amo senkulpigas ĉion. La krimojn, kiujn ŝi farigas, vin ne pardonas facile, kiam ŝi estas la kaŭzo kaj la motivo de tiuj malbonaĵoj. Fine feliĉe la bona Naturo