Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/404

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dumviva rento estis nur la gegastoj de sia filino. Certe ili loĝis ankoraŭ en la kastelo, en sia iama apartamento; sed tio okazis nur ĉar la grafino de Prolongo postulis, ke ŝajne nenio estu ŝanĝita. Ŝi donis al sia patro ĝeneralan rajtigon. Do Raŭlo daŭrigis kiel en la pasinta tempo sian metion de kampara nobelulo, ne tro rimarkante, ke li estas nur la registo de bieno, kies li estis posedanto.

Tio precipe kolerigis la filon Linŝardon. Li troviĝis en la antikva domego de Prelongoj kiel uzurpulo, kiel senutila meblo, havante neniun motivon por esti. Li esperis, ke rebrilo de tiu nobela titolo ŝprucos sur lin; ke li estos konsiderita de la landanoj kiel la vera kastelmastro. Kvankam ne estante rajtigita al la porto de tiu nomo li farigis novajn vizitkartojn:


VIKTORO LINŜARDO

Grafo de Prelongo

Sed iaj personoj, al kiuj li ilin sendis, ilin resendis kun tiuj vortoj:

— Nekonita en la Gotha almanako.

Viktoro silente englutis tiun kruelan insultegon. Feliĉe lia komandanta rango iom savis la situacion. Sen ĝi, kiam li akompanis Matildon en siaj vizitoj al la najbaraj nobeluloj, li estus havinta la humilaĵon aŭdi lakeon anoncantan per sonora voĉo:

— Ŝia grafina Prelonga Moŝto kaj sinjoro Linŝardo.

Sed se Viktoro ne realigis sian ambician revon, kiel pli dolora estis por Heleno la elreviĝo. Iam, kiam dum multaj horoj ŝi direktis siajn okulojn al la kastelo, esperante, ke se en la estonta tempo ŝia filo edziĝos kun la heredantino de tiu belega bieno, estos ŝi, kiu en ĝi ĉefos estrine, ŝi ne divenis tion, kion al ŝi rezervas la estonteco. Hodiaŭ kiam ŝi vizitis la komandanton, ŝi estis akceptita per tiu protekta bonvoleco, ĵetita kiel almozo