Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/403

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La aliformigo de la Prelonga bieno en maĵoraton, la redono de riĉaĵoj iam ŝtelitaj de la patro Linŝardo, la heredaĵo de la duko de Blasano, faris Matildon unu el plej riĉaj heredantinoj de Francujo. La komandanto vivis meze de lukso preskaŭ reĝa, kaj povis efektivigi ĉiujn multekostajn fantaziaĵojn, kiuj naskiĝis en lia cerbo. Tamen li ne estis feliĉa: ĉar la falseco de lia situacio erarigis neniun. Por ĉiuj homoj eĉ por la servistaro li estis nur la edzo de la grafino. Ĉiu sciis, ke en la komunecon lia alporto estis nula, ĉar pro la sendiskutebla volo de Andreo la doto al li donita de lia patro estis rekonita en lia edziĝkontrakto kiel devenantaĵo de Matildo. La tuta mono elspezita de Viktoro por ĉevalkuradoj, kartludado, aĉetado de artistaĵoj, devenis do de la malavareco de lia edzino. Certe li havis propre sian komandantan soldon; sed por pagi lian luksan vivmanieron, la kelkaj miloj da frankoj de li enkasitaj estis konsiderotaj kiel tute senvalora kvanto.

Tia situacio pezis sur lin. Ofte li pensis maldolĉe:

— Ludoviko estis prava; mi sekvis malveran vojon. Ne estis bezone amasigi tiom da krimoj unuj sur la aliajn por alveni al tia rezultato.

Ja portante la titolon kaj posedante la riĉaĵaron Matildo estis ĉio, Viktoro nenio. Sen la konsento de la grafino neniu ago estis plenumebla en la administrado de tiu vastega posedaĵo. La gemarkizoj mem provizitaj de