Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/402

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fine en aŭtuna mateno pluvema kaj malgaja, kaleŝo eliris el la kastelo, veturiganta al la urbodomo la markizon, la markizinon kaj Matildon tute nigre vestitan. En la sama horo Linŝardoj siaflanke sin direktis al la sama konstruaĵo. Tie la du familioj renkontiĝis. Andreo estis kortuŝita, Matildo pala kiel malvivulino, senmova kaj malvarmega. La markizo maltrankvila respondis malprecize al la demandoj faritaj. Sinjorino de Prolongo ploregis, rigardadante sian filinon. Pri Viktoro, por la unua fojo en sia vivo, li tremadis.

La religia ceremonio estis plenumita fulmorapide: ĉar Matildo sendiskuteble postulis, ke la abato Benojto ĝin malpligrandigu ĝis la nur necesega formularo. Vane la paroĥestro levis siajn brakojn al la ĉielo, la juna virino al li respondis per tono ne toleranta la kontraŭparolon. Li estis devigita al la obeo.

Revenante Andreo diris al sia edzino:

— Kredeble vi estas kontenta. Viaj ambiciaj projektoj fine efektiviĝis.

Tiam Heleno respondis per malsonora voĉo:

— Ĉu vi volas koni mian opinion? Neniam oni devus realigi siajn revojn: almenaŭ oni estas subtenata de l’ espero.