Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/401

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kunligon faritan inter ni. Pro tio ŝajne nenio estas ŝanĝota en viaj reciprokaj rilatoj.

— Ĉar vi tion deziras via Moŝto, mi daŭrigos mian vivmanieron kun Viktoro kiel antaŭe.

La preparoj de la geedziĝo estis tre ageme faritaj de la komandanto. Post du tagoj, oni devis subskribi la kontrakton. Pro tiu okazo Andreo havis kun sia unuanaskita filo longan interparoladon, kiu multege malĝojigis Ludovikon. Akompanite de siaj du filoj, sinjoro Linŝardo aliris al la notario, kaj diris:

— Mi intencas monigi la trionon de mia posedaĵo kaj ĝin doni tuje al la junaj geedzoj. Tamen mi ne volas, ke Viktoro estu konsiderita kiel ĝin alportanta al la komuneco: la vera alportantino estos Matildo de Prelongo mem. Mi deziras, ke la akto estu skribita laŭ tiu senco. Vane la komandanto penis kontraŭbatali tiajn proponojn, vane la markizo, kiun tia donaco vundis en lia indeco kaj en liaj sentoj pri justeco, volis ĝin rifuzi, Andreo montriĝis neŝancelebla.

— Via markiza Moŝto, li diris, tiel agante mi obeas konsiderojn al mi tute proprajn. Se tiujn kondiĉojn vi malakceptas, mi rifuzas mian konsenton al la edziĝo de mia filo.

Ludoviko konsultita respondis, ke lia patro estas prava kaj, ke li partoprenas lian vidmanieron. Do kvankam kolerante, la fianĉo de la dukino estis devigita sin klini antaŭ volo tiel klare esprimita.

— Ĉiuj staras do kontraŭ mi hodiaŭ, li diris. Jen estas mia patro kaj mia frato, kiuj interkonsentas por min enĉenigi. Neniam mi estus kredinta, ke ili min perfidos.

Kiam li anoncis al la urbodomo, ke ekzistas promeso de geedziĝo inter li kaj Matildo, la komandanto rekonis samtempe, ke la malgranda Valento devenas de liaj agoj. Li do petis, ke tiu infano estu rajtigita de la civila ago fariĝonta.