Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/400

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Knabino, diris ĉi tiu per tono severa, mi ĉiam estis bona al vi. Neniam mi estus kredinta, ke vi havas animon tiel nigran, ke vi perfidus miajn bonfaradojn per tiel krimaj farmanieroj. Tamen mi opinias, ke vi ne estas tiel difektita kiel via konduto tion supozigus. Via rakonto montras, ke vi estis superita de pasio ne rezonanta, de trudanta voleco kontraŭ kiu la via ne povis batali. La larmoj de vi verŝitaj, kiam vi metis Valenton en la konfesejon, la dek mil frankoj, kiujn vi senŝancele donis por malhelpi la entreprenon de via amanto, estas agoj, kiuj pruvas vian realan kaj naturan bonecon. Do anstataŭ vin forpeli, kiel mi unue intencis, mi pli amas vin konservi apud mi. La konfeso de vi farita estas garantiaĵo de via sincera pento. Post mia edziniĝo kun tiu viro, kredeble mi bezonos vin. Ĉar vi konas ĉiujn miajn sekretojn, mi ne estos devigata sciigi pri ili alian ĉambristinon, kiu eble min perfidus siavice.

— Nu, via Moŝto, ĉu estas eble, ke mia rakonto ne ŝanĝis vian decidon?

— Ve! vi nur certigis tion, kion mi jam suspektis. Bedaŭrinde tiu edziniĝo estas neevitebla. La vivon de miaj gepatroj minacas tiu monstro, nur mia unuiĝo kun li povos lin haltigi; do necesege estas, ke ĝi plenumiĝu. Sed ne timu; mi ne prenos vian amaton; ne taŭgos via ĵaluzeco; mi tion promesas al vi per solena ĵuro.

La dukino elparolis tiujn lastajn vortojn per tono plena da tiel sovaĝa energio, ke Josefino ektremis.

— Tiam, ŝi diris humile, via Moŝto pardonas.

— Jes, sed kondiĉe, ke vi servos min fidele.

— Viktoro min trompis malkuraĝe, via Moŝto, li montriĝis al mi tiel malnobla kiel al vi. Vi havas venĝon plenumotan, mi same. Ni unuigu niajn ambaŭ malamojn: kaj ni vidos, ĉu li estos plej forta en batalo kontraŭ du virinoj kunligitaj por lia pereo.

— Bone, Josefino; mi vidas, ke mi povas konfidi al vi. Nur, por sukcesi, necese estas, ke tiu viro ne suspektu la