Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/399

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Neatendite surprizita, la ĉambristino respondis, ne sciante tion, kion ŝi diras:

— Mi, via Moŝto, por nenio.

— Ne mensogu. Oni ne ploras tiel forte kiel vi faras, ne havante gravan motivon Nu, vi min interesas. Se mi povus kvietigi vian ĉagrenon, mi tion farus tre plezure. Pripensante al siaj propraj malfeliĉoj, Matildo estis preparita pli ol iu ajn virino al la kompato al aliulaj suferoj. Tiu penso donis al ŝia voĉo dolĉecon tiel penetrantan, ke Josefino sentis sian koron subite kvietigita. Ŝi ekkriis meze de larmoj:

— Oni ekdiris, via Moŝto, ke vi edziniĝos kun la komandanto.

— Estas vere.

— Sed, via Moŝto, tio esta neebla.

— Kiel vi. mi tion kredis antaŭ kelkaj tagoj. Tamen vi vidas, ke ĉio estas okazebla.

— Ne, via Moŝto, ne; tio ne okazos. Antaŭ momento vi parolis al mi per tono tiel kompatema; mi sentas min tiel malkuraĝa, pripensante al la malbonaĵoj al vi faritaj de mi, ke mia sekreto min sufokas. Mi ĉion ekrakontos.

— Kiel, ekkriis la dukino miregante, vi do estis mia malamikino?

— Ho! tute nevole, via Moŝto, mi tion certigas. Sed fine se mi ne estus helpinta sinjoron Linŝardon en liaj krimaj entreprenoj, kredeble li ne sukcesus hodiaŭ. Mi ekperdos min, mi tion scias: sed almenaŭ vi estos sciigita pri la konduto de tiu malnoblulo. Vi povos eliri el liaj ungegoj.

Tiam Josefino konfesis la veron tutan, de la malamo de ŝi sentita al Viktoro en ŝia infanaĝo ĝis la falo de la blazonŝildo, falo okazinta dank’ al la maltima lerteco de la komandanto.

La monstra kombinaĵo de la junulo, en kiun fatale estis falonta la malfeliĉa Matildo, malvolviĝis ĝis siaj plej etaj detaloj antaŭ la dukino terurita.