Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/398

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed la pordo fermiĝante rompis la ensorĉon. Hontema pro tiu pruvo de malforteco, Viktoro stariĝis palega, kun sangoplenaj okuloj, kaj ekkriis, prezentante la pugnon al la loko, en kiu Matildo estis malaperinta:

— Ha! malhumila knabino, mi estas al vi kvazaŭ mi ne ekzistus. Tamen vi sciis per viaj malfeliĉaĵoj, ke mi okupas larĝan lokon en via vivo. Kaj nun vi kuraĝas min arogante kontraŭstari: tio estas tro maltimega. Kiam mi estos via edzo, mi scios vin kurbigi. Kaj se vi ne kurbiĝas, li aldonis kun terura gesto, malfeliĉo al vi! ĉar mi vin rompos!

Reenirinte en sian ĉambron, la dukino sin sentis lacega. La funebra komedio ludita de ŝi de kelka tempo, la arogantaj sed senutilaj riproĉegoj per kiuj ŝi skurĝis la viron, kun kiu ŝi estas edziniĝonta, ĉio tio iom post iom ŝin senvivigis. Ŝi serioze demandis sin, ĉu ŝia kuraĝo estos kapabla ŝin subteni ankoraŭ dum longa tempo. Ŝi estis plena da tiuj pensadoj, kiam ŝia atento estis altirita de ploregbruo eliranta el la apuda ĉambro. Tiu aliula doloro ŝin deturnis el ŝia propra ĉagreno. Mirante ke troviĝas en la kastelo alia persono ol ŝi, kiu havas motivojn por plori, ŝi malfermis la pordon kaj trovis Josefinon, kiu kun kapo en sia paŝtuko estis tiel forte skuata de ploregoj, ke ŝi nenion aŭdis.

La promeso de geedziĝo inter Viktoro kaj Matildo estis tiel bone kaŝita, ke ĝis nun neniu en la kastelo ĝin suspektis. Certe oni rimarkis la ĉiutagajn vizitojn de la filo Linŝardo: sed ĉar sinjoro de Prelongo ĉiam troviĝis sola por interparoli kun la komandanto, oni donis al tiuj vizitoj politikan karakteron. Josefino ne dubis pri la verŝajneco de tiu klarigo tre akceptebla. Subite la vero eksplodis plenlume, kiam ĉiu ebleco de kontraŭbatalo, malhelponta tiun kriman projekton, estis tro malfrua.

— Kial vi ploras tiel kortuŝe, diris amikeme la dukino.