Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/410

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidante, ke via farto ĉiam ŝanceliĝas. Tamen mi konfesas, ke mi estas nek mirigita nek eĉ maltrankvila pri tio. Ĉar la kaŭzo facile diveniĝas.

— Kion vi volas diri!

— Simila al ĉiuj junaj edziniĝintoj ...

— Ne estas tio, ekkriis vivege Matildo kompreninte.

— Tamen mia konjekto estas tre verŝajna.

— Ne, patrino mia; ĝi estas kontraŭe tute tute neverŝajna. Mi havas gravajn motivojn por certigi, ke vi eraras. Kiaj ajn estos la suferoj, kiujn mi eble toleros en la venonta tempo, neniam tiu kaŭzo estos akceptebla.

Aŭdinte tlujn lastajn vortojn elparolitajn de la grafino per sovaĝa energio, Viktoro sentis, ke lia koro kuntiriĝas.

Sed samtempe estis reveninta lia malnova maltimo. Jam de tempo tro longa li ludis tiun rolon de timema kolegiano, por kiu li ne taŭgis. Li ĵuris al ŝi mem, ke per ia ajn rimedo antaŭ ok tagoj lia edzino al li apartenos.

— Dum tiu vespero mem, li pensis, mi parolos al Josefino pri tio.

De la edziĝo de la komandanto, la situacio de la junulino en la kastelo estis tute ŝanĝita. Ian tagon la markizino diris al Matildo:

— Kion vi intencas fari pri Josefino?

— Sed ŝin konservi.

— Neeble. Pripensu ke ŝi estas la kuzino de sinjoro Linŝardo: do per via edzinigo ŝi fariĝis la via. Vi ne povas esti parencino kun via ĉambristino.

— Vi estas prava. Tamen mi sentus veran ĉagrenon, min senigante da ŝi. Ŝi estas bona knabino, tre sindonema al mi. Kaj mi ne certigus tion, se mi ne havŭs gravajn motivojn por tiel paroli.

— Neniam mi dubis pri tio. Sed tio neniamaniere ŝanĝas vian reciprokan situacion. Vin kombante, ŝi povus vin nomi: “Mia kuzino”; kaj ŝi estus rajtigita al tio.