Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/411

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La markizino elparolis tiujn lastajn vortojn per tono de neesprimebla kolerego.

La grafino de Prelongo pripensis dum kelka momento, kaj proponis al sia patrino projekton, kiun ĉi tiu aprobis tuje.

Josefino estis altigita al la rango de dommastrino. Provizita de nedisputebla potenco, ŝi ĉefis la tutan servistaron de la kastelo, donante ordonojn kaj zorgante pri ilia plenumado.

De la unuaj tagoj la junulino montriĝis bonega servestrino. La markizino sin kore gratulis pro la decido elprenita de ŝi. Ŝia malfortiĝanta farto ne ebligis, ke ŝi zorgadu sufiĉe bone la sennombrajn detalojn, al kiuj dommastrino estas devigata atenti. Matildo tro artista ĉiam montriĝis malema por tiaj funkcioj. Sinjorino de Prelongo estis do tre feliĉa, trovinte fraŭlinon inteligentan, sindoneman, ageman, tute fidindan, kiu dank’ al sia parenceco kun la gemastroj estis respektata de la servistaro.

Ja sen ŝanceliĝo la lakearo tuje montriĝis tre respektema al la kuzino de la grafino, sinnomante nur fraŭlino Brantino aŭ eĉ Fraŭlino sen aldono.

La malfeliĉa Josefino, kiu ne povis eviti sian fatalecon, retrovis do en la kastelo la malprecizan situacion jam havitan de ŝi en la Linŝarda farmodomo: nek mastrino, nek servistino, balanciĝanta inter la du ekstremaĵoj.

Do, dum la vespero, Viktoro vizitis la novan dommastrinon. Ŝin preminte kontraŭ sian koron, kiel li kutimis fari, kiam li bezonis ŝian kunkulpecon:

— Vi scias, li diris, ke mi ne amas la grafinon. Mi edzigis kun ŝi nur pro ambicio. Ŝi min malamas, Por trafi la celon, al kiu mi volas atingi, necese estas, ke mi tute ŝin superu, kaj pro tio ke mi havu idon de ŝi. Nur en la patrina amo mi trovos la levilon, kiu min mankas. Sed ŝi rifuzas ni mi la eniron en sian dormoĉambron. Eĉ