Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/412

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝi sin enfermas per triobla riglilo. Mi fidas al vi, por ke vi lasu malfermata la pordon de ŝia tualetejo, kaj eĉ ke vi min enkonduku en ĝin, se estas bezone. Nu, vi ne devas esti ĵaluza; ĉar tio estas por mi vera servuto: sed vi komprenas, ke ĝi estas necesega. Fine, li aldonis mallaŭte, eble mia edzino mortos pro sia akuŝo: tiam mi edziĝos kun vi, kaj vi estos kastelmastrino; ĉar estante la patro leĝa de Valento, mi, kiel zorgamo de la heredanto, ĉefus estre en la kastelo.

Aŭdinte tiujn malnoblecajn parolojn, Josefino preskaŭ eksplodis pro indigno. Sed ŝi memoris la obeotajn rekomendojn de la grafino, kaj respondis simple:

— Mi vin komprenas tiel bone, ke vi povas fidi al mi.

— Nu, vi estas inteligenta virino. Vi ne pentos pri la servo al mi farita de vi.

Poste ŝin preninte en siajn brakojn, li ŝin kisadis pasie kaj eliris dirante:

— Mi estas pli ŝancema ol mi kredis. Mi timis riproĉojn; sed ŝi cedis senbatale. Ŝi esperas, ke la grafino mortos post sia unua nasko, kaj ke ŝi povos ŝin anstataŭi. Nu, ŝi estas pli ambiciema ol mi kredis. Kuŝas ĉi tie potenca levilo, kiun mi scios utiligi.

Dum tiu tempo la junulino ankoraŭ tremetanta pro la paroloj aŭditaj, alkuris al Matildo, kaj al ŝi rakontis la hontindan proponon faritan de la komandanto.

— La krimulo! ekkriis la grafino, mi bone sciis, ke lia dolĉeco kaj lia submetiĝo estis nur ŝajnaj. Nu, mi pli amas tion. Jen estas la vera batalo, kiu komencas. Mi preferas al la serpento, kiu sin kaŝas, la tigron, kiun oni vidas. Josefino, volu fari tion, kion petas mia edzo.

— Sed, via Moŝto, ĉu vi ne timas?

— Nun, ĉar mi estas avertita, mi timas nenion. Cetere vi povus ĉeesti ĉe nia intervidiĝo, kaŝite malantaŭ tiu kurteno. Vi vidos, ke mi scias respekti mian promeson.

Dum la vespero la grafino de Prelongo vestis riĉan tua-