Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/413

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

leton, kaj atendis ne sen ia maltrankvileco la viziton de sia edzo. Kio alvenos? Ĉu ŝi eliros triumfanta el tiu neegala batalo, en kiu ŝia kontraŭulo havos kiel helpilojn la leĝon kaj la religion.

Ŝi estis priokupata de tiuj pripensoj, kiam pro la pargeto ekkrianta ŝi levis la kapon. La komandanto staris antaŭ ŝi.

— Vi ĉi tie, sinjoro, ne min avertiginte pri via vizito. La procedo estas iom maldelikata. En nia societo oni uzas ĝenerale pli ĝentilajn farmanierojn.

— Mi sciis, ke via pordo estas ŝlosita per rigliloj. Por eniri tien mi havis nur unu rimedon, trairi tra via tualetejo: kaj tion mi faris.

— Vi estis malprava, uzante tian ruzon. Se vi estus proponinta al mi interparoladon, mi ne estus ĝin rifuzinta.

— Nu, Matildo, ĉu vi fine konsentas ....

— Mi ne parolas pri tio. Sed ĉar la interparolado, kiun ni havos post unu momento, estis neevitebla, de nia geedzigo mi vin atendis ĉiuvespere. Sed laŭ via kutimo vi pli amas penetri ĉe virinon kiel ŝtelisto ....

— Aŭ kiel amanto, respondis Viktoro prenante ŝian manon.

Per gesto rapida la grafino ĝin eligis, kaj respondis malvarmatone:

— Mi ne scias, sinjoro, ĉu en la venonta tempo vi meritos la unuan epiteton; sed mi al vi certigas, ke neniam la dua taŭgos por vi.

— Kial, Matildo, kial rifuzi al mi tiun esperon? Ĉu de nia geedziĝo io estis al mi riproĉebla de vi? Ĉu kontraŭe mi ne estis submetita, respektplena, zorganta nur pri unu afero, ne malplaĉi al vi? Mi povis paroli estre: la leĝo min rajtigas. Sed tiun rajton mi ne volis uzi; ĉar mi nutras en mia koro nur unu revon, vin ricevi de vi mem; ĉar mi sentas, ke iam vi bonvolos ĉesigi vian koleron, ke vi memvole konsentos la donon de via persono.