Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/414

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Via memoro estas malvigla, sinjoro: vi ŝajnas forgesi, ke mi diris: “Neniam.”

— Tio estas ĵuro, kiun la virino elparolas estante fraŭlino, sed kiun ŝi forgesas fariĝinte edzino.

— Forgesi, sinjoro, ekkriis la grafino kolerante; sed por tio mi devus forgesi samtempe viajn kalumniojn kaj viajn malkuraĝaĵojn. Mi vivis feliĉa, envolvita de la amikeco de miaj familianoj. Subite vi rabe eniras en mian vivon; senlace vi min turmentegas kun rafinaĵoj indaj de sovaĝulo; apogante vian tranĉilon sur la gorĝon de miaj amatoj, vi min devigas meti mian manon en la vian; kaj ĉar vi ripozis momente en via laboro de turmentisto, vi kredas, ke vi akiris rajtojn sufiĉajn por postuli mian obeon kaj mian amon. Ha! viro tiel krima kiel vi malhonorus la militistaron, se la malnobleco de unu el ĝiaj anoj povus malpurigi ĝian nemalpurigeblan indecon.

La komandanto palegiĝis.

— Nu, vi estas prava, Matildo. Vian malamon mi meritas; ĉar por vin posedi mi provis ĉion. Estante certa, ke mi ne povos vin havi per la honestaj rimedoj, mi estis devigita uzi la malhonestajn. Sed kiu en tio estas la ĉefa kulpulo? Kial vi montriĝas tiel bela kaj tiel dezirinda? Vi diras, ke vi vivis feliĉa; mi same. En tiu militistaro, kiun vi rajte glorigas, mi rapide suprenflugadis ĝia la plej altaj sidejoj. La gloro, la patrujo, la honoro al la standardo, tiaj estis miaj amaĵoj: kaj kiam mi rapidis al la batalo, ĉefante mian skadron, mi sentis en mia koro nur unu deziron, glore morti por la imperiestro kaj por Francujo. En tiu epoko mi estis fidela, senartifika soldato, kaj, similante Bayard’on, senlima kaj ne riproĉinda. Ian tagon, mi vin vidis; tiun tagon, mi estis pereigita. La amo eniris en mian koron fulmorapide. Ĉiuj noblecoj, ĉiuj heroecoj en mi vibrantaj estis sufokitaj de la venkanta pasio. Mi vin amas, Matildo; mi vin amegas per la tutaj potencoj de mia estaĵo. Kiam mi vin apudestas, ne estas sango, kiu fluas en miaj vejnoj, sed fajro.