Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/415

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De ĉiuj krimoj de mi faritaj, de ĉiuj krimoj de la privatulo, — ĉar la oficiro ĉiam povas marŝi, alte starigante la kapon, — estas vi la sola kaŭzo, la sola motivo. Vi diras, ke mi rabe eniris en vian vivon; estas vi, kiu kontraŭe inside penetris en la mian. Estas viaj malestimaĵoj, viaj malŝataĵoj, kiu aliformigis la militiston, ĉiam estimatan kaj ĉiam estimindan, en la malamindan amanton, kiu sin trenas ĉe viaj piedoj.

Efektive, genufleksinte antaŭ la grafino, Viktoro sukcese prenis ŝian manon, kaj ĝin prenante en la siaj ĝin kovris de pasiaj kisadoj.

Malgraŭvole kortuŝita de la varmegaj paroloj de sia edzo, vane Matildo serĉis respondon. Ha! la komandanto estis prava. La krimojn, kiujn ŝi inspiras, virino pardonas facile; ĉar ŝi sentas, ke ŝia respondeco estas grava en la plenumo de ili kaj preskaŭ similas kunkulpecon. Certe la grafino ne povis tiel rapide forgesi la malamindajn agadojn de la viro, al kiu la religio ordonis, ke ŝi donu sian koron kaj sian korpon; sed fine ŝi sentis sin ŝancelita. Lerta taktikisto, Viktoro sciis profiti tiun negravan venketon.

— Nu, Matildo, li diris amene, ekzamenu miajn ambaŭ ekzistadojn paralelajn; la unuan neriproĉinda, la duan krima, se pro via kulpo. Pardonu al la lasta. La Societo kaj Dio vin donis al mi: kial vi volas kontraŭstari la neeviteblecon? Mi havu nur vian simpation, kaj tuj mi refariĝas la honestega viro, kiu mi estis. Se mi ne povas alporti al vi nobelecan titolon, mi ĵuras, ke mi ĝin anstataŭigos per tiom da laŭroj, ke mi faros vin ĵaluzinda inter la virinoj la plej feliĉaj.

Iom post iom kaj nesenteble li prenis la junan virinon inter siaj brakoj, kaj ŝin kovris per kisadoj. La grafino simila al ino hipnotizita kredis, ke ŝi estas la ludilo de ia revo. Neniam sinjoro de Blasano al ŝi parolis per tiel varmega kaj konvinka tono. Kun okuloj duonfermitaj ŝi aŭskultis Viktoron, kiu diris: