Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/416

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi ne petas, ke vi min amu: ve! mi tro komprenas ke estas neefektivigebla tia deziro. Sed lasu min vin ami; permesu, ke mi tion al vi diru humile, genufleksante kiel antaŭ diinaĵo. Kaj kiam la kompato estos penetrinta en vian animon, post ĝi venos la simpatio kaj kun ĝi la pardono.

Parolante la komandanto manovris per tia lerteco, ke li sukcese ĉirkaŭis per sia brako la talion de la grafino. Jam li ŝin eksublevis el la apogseĝo, sur kiu ŝi troviĝis duonkuŝanta, kiam la juna virino malfermis la okulojn, kaj ekvidis, ke la pordkurteno antaŭ ŝi pendanta estas movita de malforta tremeto. Tiu vidiĝo subite rompis la ensorĉon, kaj ŝin revenigis al la realeco. Ŝi stariĝis, kaj montrante la horlogon al sia edzo mirigita, diris:

— Estas malfrue, sinjoro. Mi estas fiera, vidante ke vi forgesas en mia societo la fluon de horoj. Sed via amantino vin atendas! kredeble ŝi malpacienciĝas.

— Mia amantino! Vi bone scias, ke mi havas neniun amantinon, ke mi amas neniun virinon krom vi.

— Kiel? sinjoro Linŝardo, ĉu vi neniam amrilatis kun fraŭlino Brantino?

— Kiu al vi diris?

— Tio estas negrava: sed vi vidas, ke mi ĉion konas. Ha! vi miras, vidante ke malgraŭ tiu kono mi tamen konservas vian ĉarman kuzinon. Kion vi volas? Oni estas ĵaluza, nur kiam oni amas.

Post tiuj vortoj. Matildo malfermis la pordon, ĝin montrante per la mano.

— Mi petas, ke vi eliru, sinjoro. Estas la unua matene kaj mi bezonas ripozon.

Nevole Viktoro obeis tiun geston. Kiam la pordo estis fermita malantaŭ lia dorso, li aŭdis la bruon faritan de la grafino puŝanta la riglilojn.

Ok tagoj fluis, Matildo ne vidis plu sian edzon, eĉ dum la horo de manĝoj. Viktoro pasigis ekstere siajn tutajn