Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/417

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tagojn, penante lacigi siajn muskolojn per senĉesaj kuradoj. Li volis ĉesigi la pasian febron, kiu lin reprenis, kaj kiun li ne povis trankviligi. Sed kiam alvenis la vespero, la rezultato ricevita estis nur lacego, kiu lin rompis sed ne kvietigis.

Sed kia demono nun moviĝas interne de li? Se li ne povas plu ĉefi sian voladon, ĉu li estos sufiĉe potenca por ĉefi la voladon de aliulino? Li estas edzo. Ĉiuj homoj kredas, ke Matildo fariĝis lia edzino: kaj li estis tiel malkuraĝa, ke li lasis sin komandi al li estrine, ke li ne prenis ŝin en siajn brakojn, ke kontraŭe li ŝin obeis, kiam ŝi lin elirigis el sia ĉambro. Kion do ŝi volas? Ĉu ŝi esperas, ke ĉiam ŝi restos venkanta? Tamen ŝi devus kompreni, ke estas neebla la senĉesa rifuzo de ŝia persono.

Alveninte al tiu punkto de siaj pripensadoj, la komandanto eksentis subitan inspiron. Instigite de la kolero, de la sento de sia malpotenco, la grafino diris: “Neniam”. Nun la malhumileco malhelpas, ke ŝi ŝanĝu sian decidon. Sed eble ŝi bedaŭras tiun tro neripareblan decidon; eble ŝi ne estus malkontenta, se ŝia edzo uzus pri ŝi rimedon tian, ke ŝi estus devigata cedi, kvankam ne ŝajninte konsenti. Viktoro kredis, ke ŝi estis kortuŝita de liaj pasiaj kaj vibrantaj paroloj. Kiam, fermante la okulojn, li revidis pense la duonsvenan sintenadon de sia edzino, li ne dubis plu: eĉ li estis certa.

— Kaj mi ne komprenis, li diris kolere. Mi estis sufiĉe malsprita por ne ekkapti la okazon eble ununuran, kiu prezentigis al mi. Ha! Matildo, virino samtempe malamata kaj amegata, vi volas, ke mi uzu perforton. Vi perdos nenioni atendinte: tiuvespere vi estos kontentigita.

Ĉefite de tiu ideo, la komandanto galopigis sian ĉevalon. Alveninte en la kastelon, li rapide ĵetis al la ĉevalgardisto la bridon de sia rajdito, certigis ĉu la grafino troviĝas en la salono, kaj supreniris kvarŝtupe al sia ĉambro. En skatolo, en kiun li enfermis lignaĵistilojn, li