Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/418

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prenis borileton kaj ŝraŭbturnilon. Provizite de tiuj du iloj, li sin direktis al la ĉambraro de la grafino.

En ĝi troviĝis Josefino ordiganta tirkestojn.

— La lastan fojon, li diris, mi ne sukcesis. Tiuvespere mi volas refari novan provon. Mi esperas, ke vi ne min perfidos.

Benante mallaŭte la hazardon, kiu ebligis, ke ŝi konu la novan projekton elpensitan de sia amanto, la junulino respondis:

— Ĉu vi ne diris al mi, ke vi laboras tiel same por mia profito kiel por la via?

— Certe.

— Tiam, kion vi timus?

— Vi estas prava.

— Nu, pensis la filo Linŝardo, la ambicio konfuzas ŝiajn pensojn. Mi lasu al ŝi ŝiajn iluziojn. Helpite de la ŝraŭbturnilo, Viktoro demetis la seruron kaj la riglilojn; poste per la borileto li plilarĝigis la truojn lasitajn en la ligno post la eliro de ŝraŭboj; fine li remetis la tutecon laŭ ĝia unua stato. Por rigardanto malatenta nenio ŝajnis ŝanĝita: sed la firmeco de la feraĵoj estis nur ŝajna. Sola puŝo per ŝultro sufiĉis por ĉion alĵeti teren.

Kompreneble Josefino, kiu ekzamenis tre atente la laboron de la komandanto, senprokraste avertis pri tio la grafinon.

Dum la vespero Viktoro aliris luppaŝe al la apartamento de Matildo. Alveninte antaŭ la enirejon, li puŝegis la pordon, kiu cedis tuj kun malsonora bruo de rigliloj falantaj sur la tapiŝon.

La komandanto kredis, ke lia edzino dormas. Li jam estis eksaltonta al la lito, kiam bruo de mokema rido lin haltigis sur la sojlo de la ĉambro.

Vestita de eleganta noktkostumo, la grafino sidis apud brila fajro gaje kraketanta. Flanke de ŝi, sur tableto, lampo provizita de netravidebla vitroglobo lumigis al