Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/419

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

libro, kiun ŝi legis, kaj samtempe al strangforma ponardeto, kiun kredeble ŝi uzis kiel papertranĉilon. Ĝi estis la Malajsa kriso retrovita de ŝi funde de la skatolelo aparteninta al fraŭlino de Savinako.

— Kiel? Sinjoro Linŝardo, estas vi ankoraŭ! ŝi diris ĉiam ridema. Nun vi ne pasas plu tra la tualetejoj; vi preferas rompi la serurojn. Mi opinias, ke apud vi oni ne estas senriska. Morgaŭ mi venigos seruriston, por ke li almetu sur mian pordon fermilon sufiĉe fortikan por ĝin kontraŭstarigi kontraŭ la amo.

Ŝtonigite de miro Viktoro restis senmova en la loko, en kiu li troviĝis, havante unu piedon en la ĉambro kaj la alian en la koridoro.

— Nu, sinjoro, daŭrigis la juna virino, necese estas, ke pordo estu fermita aŭ malfermita. Ĉar la noktoj iom malvarmetiĝas, eniru aŭ eliru; sed decidiĝu.

La komandanto eniris, kaj repuŝis la pordon, kiu ne ŝlosiĝis plu: poste alproksimiĝante al la grafino:

— Nu, li diris, estas mi, kiu venas, vidonta ĉu vi estos ĉiam senkompatema. Matildo, amatino mia, mi suferas ĉiujn inferanajn turmentegojn. Se dum la pasinta tempo, por vin posedi mi vin doloris, hodiaŭ vi devas senti vin kontenta; ĉar mi al vi certigas, ke vi estas kruele venĝita. Kompatu, mi petegas, kaj ĉesigu mian suferegon.

— Sinjoro Linŝardo, ĉu vi konas la sukon de l’ upaso?

— Ĉu mi konas ... kion? respondis la komandanto mireganta.

— La sukon de l’ upaso?

— Sed ĉu tiu alilanda kreskaĵo rilatas kun mia amo?

— Jes, kaj eĉ laŭ maniero tute mallarĝa. En la momento kiam vi rompis mian pordon, mi ĵus legis tre interesan artikolon pri la fulmosimilaj efikoj produktitaj de tiu venenaĵo, Oni rakontas, ke la enlandanoj de la Sondaj insuloj venenigas per ĝi siajn armilojn ...

— Ha! sinjorino, ekkriis Viktoro kolerega, ĉesu lian mokegon, mi vin petas. Ĝis tiu vespero min tedis uzi