Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/425

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Vi certe estas prava, ĉar oni rakontas, ke la enlandanoj estas fanatikaj pri ĝi.

La interparolado daŭris, sin turnante nur al neinteresaĵoj.

Sed post kelkaj minutoj Viktoro silentis. Starante senmova sur sia seĝo, havante okulojn fiksitajn kaj rigardante rekten antaŭ ŝi, li faris vanajn penadojn por teni malfermitaj siajn palpebrojn, kiuj malgraŭvole fermiĝis. Li eĉ ne respondis plu al la demandoj de la grafino, kiu fine diris malpacience:

— Vi ne estas afabla, komandanto, sed tute ne. La junulo volis paroli, protesti, sed li povis respondi nur per malsonora bleko.

— Sed li estas ebria, ekkriis Matildo kolera. Kredeble vi drinkis antaŭ kiam vi venos ĉi tien; ĉar la manĝustano de vi englutita ne sufiĉas por vin meti en tian staton.

La komandanto aŭdigis duan bleketon pli malsonoran ol la unuan. Lia kapo falis sur la tablon.

— Kia soldateja procedo! Vi do opinias, ke mia saloneto estas drinkejo? ripetis la juna virino kolerega.

Sed nun ŝia edzo ne estis kapabla ion aŭdi. Duonkuŝante sur la tableto, kun okuloj fermitaj kaj buŝo malfermata, li ronkadis.

Matildo volis lin veki, kaj peti de li, ke li eliru. Pro tio ŝi tusetis lian ŝultron. Kvankam tiu premo estis tre malforta, tamen ĝi sufiĉis por malstarigi la ekvilibron. La korpo de la komandanto ruliĝis sur la tapiŝon kun malsonora bruo de lia kapo frapiĝanta kontraŭ meblon.

— Ĉu, pensis la grafino, tio lin plenigas. Mi jam sciis, ke li estas malnoblulo; sed neniam mi estus kredinta, ke li estas drinkulo.

Kaj ŝi sentis sian malnovan malamon, kiu estis ankoraŭ animosento, anstataŭita de simpla nervosento: la naŭzo. Tiam ŝi vokis:

— Josefino.