Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/426

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vidante kuŝanta sur la planko la amanton, kiu ŝin trompis, la junulino havis triumfan rideton.

— Li abomene drinkis, al ŝi diris ŝia mastrino. Nun li estas ebriega.

— Permesu, via Moŝto, ke unufoje kaj escepte mi lin defendu. Pri tio, kio al li okazas li estas neniel kulpa; kvankam li ricevis nur tion, kion li juste meritis. Hieraŭ vespere mi vidis vin tiel laca, tiel malsaneta, ke por ebligi vian ripozon, mi donis al li la trinkaĵon al vi rezervitan de li.

La junulino rakontis al la grafino, montrante al ŝi la malplenan boteleton, la novan elpenson per kiu li esperis triumfi la obstinecon de sia edzino.

— Ha! murmuris Matildo, mi estis certa ke, funde de via koro vi estas bona. Vi min savis de vera danĝero. Kiam sonoros la horo, mi ne estos forgesema. Atendante, mi volas vin kisi.

Kaj la nobela sinjorino dankema altiris al sia brusto la humilan knabinon tute kortuŝitan.

La ĉambristo de la komandanto estis venigita. Helpite de alia servisto, li realportis en lian ĉambron sian mastron ĉiam dormantan. Kiam la pordo estis fermita, la grafino ekkriis en ekmovo de nedirebla ĝojeco:

— Ha! ĉi tiun nokton, mi do povos dormi!

La morgaŭan matenon kiam Viktoro ekvekiĝis post dekduhora rigida dormego, li frotis siajn okulojn, sidiĝis kaj murmuris:

— Kio do okazis?

Li vane laborigis sian cerbon, penante revenigi sian memoron forestantan, tiu cerbo ankoraŭ duondormanta malbone obeis lian voladon. Li memoris tre malprecize sian antaŭtagan interparoladon kun la grafino. Li trinkis nekonitan likvoron; dormigilo estis anestezionta lian edzinon; poste ĉio konfuziĝis. Anstataŭ vekiĝi en la