Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/429

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaŭzo eĉ nevola de disiĝo inter geedzoj. Tion neniam mi toleros.

La markizo elparolis tiujn vortojn per tiel energia tono, ke Viktoro diris al si mem:

— Se ŝi ne volas min obei, ŝi ne kuraĝos malobei sian patron.

De kelka tempo la farto de Raŭlo malplifortiĝis: lin doloris oftaj krizoj de astmo. Ĉar la kuracistoj diris ke la malpura Pariza aero ne taŭgas por tia malsano, li decidis, ke li restos en Prelongo dum la tuta jaro. Sed por ke la markizino ne suferu pro la malvarmo, kiel dum la antaŭaj vintroj, li starigis en la keloj de la kastelo hejtaparaton, kiu vastigis tra la tuta domego temperaturon de varma florejo.

Ĵus tiun novan perfektaĵon utiligis sinjoro de Prelongo por komenci la atakon.

— Mi estas certa, mia kara infanino, li diris al Matildo, ke vi pli suferos pro la malvarmo en via Pariza hotelo, ol ni en la Prelonga kastelo.

— Ho! la Parizaj apartamentoj min indiferentigas.

— Kiel? ekkriis la markizo per mirtono perfekte imitita, mi kredis, ke via edzo estas devigata reveni al sia reĝimento.

— Estas eble. Sed ĉar mi ne apartenas al la militistaro, nenio min devigas kuniri kun li. Pro tio mi restas.

— Jen estas decido, kiun mi tute malpermesas.

— Sed, patro mia ...

La grafino subite silentis; ĉar ŝi ne povis diri:

— Okupu vin pri viaj aferoj, sed ne pri la miaj.

Tamen ne mankis la deziro.

— Ĉu vi kredas, daŭrigis Raŭlo, ke mi ne komprenis la noblecon de la sento, kiun vi obeas. Vi scias, ke ni ambaŭ estas malsanaj, via patrino kaj mi; pro tio vi ne volas nin forlasi.

— Kiu povis al vi kredigi ...?

— Estus blindulo tiu, kiu ne vidus. Pro kia motivo vi