Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/430

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

restus en la kamparo dum la tuta vintro, kaj vole senigus vin da la brila ekzistado, kiu vin atendas en Parizo, Vi estas juna, bela, riĉega, portanta unu el plej gloraj nomoj de Francujo, edzino de viro jam fama, fine amegata de li. Ĉar tio estas nediskutebla: de tri monatoj mi lin observas tre atente. En mia vivado jam longa mi vidis multajn edzojn; sed mi konas neniun, kiu montriĝis al sia juna edzino pli ĝentila, pli respektema kaj samtempe pli pasiema. Vi ne kuraĝas konfesi la motivojn, kiuj vin instigas; ĉar vi komprenas, ke ilin mi ne akceptus: sed vi bone vidas ke mi divenis.

Aŭdante tiujn amikemajn parolojn, la malfeliĉa Matildo suferis veran turmentegon. Ĉu ŝi povis diri al sia patro:

— Vi eraras: ne estas por vi, ke mi tiel agas. Tia respondo formetus el lia koro liajn piej karajn iluziojn. Konigante al li la veron, ŝi venenigus la lastajn tagojn de tiu maljunulo, al kiu ŝi oferis sian vivon.

Pro tio ŝi nur respondis:

— Kiaj ajn estu la motivoj min agigantaj, mia nerevokebla decido estas resti ĉi tie.

Sed ŝi estis terurita, aŭdinte sian patron, kiu diris: — Se la aferoj tiel okazas, Matildo, malgraŭ la konsilo de l’ kuracistoj, mi estos devigata forlasi Prelongon. Mi forgesis, ke mi ne troviĝas ĉe mi, sed ĉe vi; vi tion rememorigas. Restante via gasto, mi ŝajnis aprobi per mia ĉeesto konduton, kiun mi tute malaprobas; kaj oni ne volas, ke oni tion kredu.

Unufojon plie la gralino estis venkita, sed tiufojon de ŝia patro mem, kiu pro tro granda amikeco fariĝis ŝia turmentisto. Pro tio ŝi respondis per malsonora voĉo:

— Restu en Prelongo, patro mia; ĉar via farto tion devigas. Mi vin obeos; kaj mi akompanos mian edzon.

Post du tagoj kaleŝo veturigis al la stacidomo la komandanton ĝojegan, ĉar li sukcesis. Flanke de li sidis la