Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/437

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sin ŝovinte sur la dika tapiŝo, kiu malsonorigis la bruon de liaj paŝoj, la filo Linŝardo malfermis la pordon, eliris kaj ĝin senbrue ŝlosis. La grafino ne rimarkis lian eliron.

De longa tempo Matildo restis senmova, kun frunto mallevita, kun manoj sur la genuoj; sidante sur la rando de apogseĝo, ne komprenante. Kiam fine ŝi levis sian kapon, kun granda miro ŝi rimarkis, ke ŝi estas sola. Ŝi provis klarigi sian situacion, sed ne sukcesis kunligi kune du ideojn. Subite ŝi stariĝis per unu salto. Ŝi volis krii, peti helpadon: sed en la silenta kaj peza atmosfero de tiu vatumita ĉambro ne eĉ sonis la eĥo de ŝia voĉo. Ĝi eksaltegis al la muroj, ilin frapis per la pugno, la piedo, la genuo: la elasta teksaĵo repuŝis ŝiajn batojn kaj redonis neniun sonon: eĉ la juna virino ne havis kiel konsolon la senton, ke ŝi kontuzas siajn pugnojn. Kaj dum tiu tempo la kandelabroj daŭrigis la bruladon de siaj altaj kaj senmovaj flamoj, ĵetante lumon ĉiam egalan, neniam ŝanceligantan, sur la pezan silenton de tiu matracumita tombo.

— Estas neeble! mi sonĝas! mi havas febron! ekkriis la malfeliĉulino. Tamen mi ne povas resti enfermita tie ĉi, tiel longe kiam plaĉos al tiu monstro min deteni en tiu loko.

La grafino ne povis resti senmova. Ŝi paŝis, marŝis, rondiris ĉirkaŭ la ĉambro, kiel sovaĝa besto falinta en kaptilon, kiam malforta krako altiris ŝian atenton.

Ŝajnis ke kartuŝo eliĝas el la muro kaj antaŭeniras al ŝi. La juna virino saltegis, kredante trovi malantaŭe malfermaĵon ian kaj poste la liberecon. Sed tiu kartuŝo nur maskis metalan ŝrankon, enmetitan akurate en la muron kaj ruliĝantan sur kaŝitaj radoj. Ekstere puŝita de nevideblaj manoj, tiu ĉareto malrapide antaŭeniris ĝis la mezo de la ĉambro. Kiam ŝi estis alveninta al la limo de sia irado, flanka pordo aŭtomate malfermiĝis. La