Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/438

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grafino ĵetis internen de la meblo febran rigardon: en ĝi ŝi trovis la tolaĵojn, la robojn, la nokttualetojn alportitajn de ŝi en Parizon: ilin al ŝi sendis ŝia edzo. Sur la pordo estis fiksita ardezo, al kiu krajono aliĝis per ĉeneto. Kelkaj linioj troviĝis skribitaj sur ĝi. Matildo rekonis la skribmanieron de la komandanto, kaj legis:

Mi sendas ĉiujn objektojn, kiujn vi bezonas.

— Per tiu vagoneto fariĝos la tuta mastrumado.

— Ĝi alportos la aferojn al vi necesajn, kaj forportos tiujn da kiuj vi volos vin senigi.

— Se vi deziras ion, skribu vian peton sur tiu ardezo.

— Kiam la soleco kaj la pripensado vin igos saĝa, skribu tiun solan vorton: Mi konsentas.

La grafino ne havis tempon ekzameni detale tiun novan mirindaĵon, jam la pordo de la veturileto fermiĝis tiel mekanike kiel ĝi malfermiĝis antaŭe; kaj la fera ŝranko, malantaŭen altirita, reeniris en la muron, remetante en ĝian lokon la remburitan kartuŝon.

Vidante tiun senkompatan decidon, la juna virino sentis ke ŝi duonsvenas. Nun ŝi estas malliberigita, eligita el la restaĵo de vivantoj. Se ŝi volas vivi, paŝi sur la strato, vidi la ĉielon, aŭdi la bruaron de la urbo, kiel la plej mizera inter la plej malriĉulinoj, ŝi devos sin liveri al tiu monstro, al kiu la leĝo donas absolutajn rajtojn, ĉar li estas ŝia edzo. Pro tiu penso, ŝia fiereco kaj ŝia hontemo ribeliĝis. Ŝi stariĝis malhumila, malestimanta, ekkriante:

— Mi pereos, estas kredeble; sed mi ne cedos.

Kaj ŝi sidigis sovaĝa, direktante ĉirkaŭ si siajn okulojn kutime verdajn, sed kiujn la kolero, la malamo, la ĉagrenego faris nigraj kiel karbo. Sed ĉio estis senmova en la tomba silento de tiu matracumita ĉambro, ĉio, eĉ la flamoj de kandelabroj, kiuj brulis rigidaj en siaj vitraj tuboj.

Tiam la malfeliĉa malliberigitino volis scii de kiom da horoj ŝi troviĝas tie ĉi. Ŝi serĉis okule horloĝon aŭ iun ajn aparaton, per kiu ŝi povus sin sciigi pri la fluo de la tempo. Sed la apartamento enhavis neniun tiuspecan