Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/439

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ilon. Ŝi rigardis en la objektoj al ŝi senditaj de sia edzo, serĉante ĉu en ili ŝi trovos sian poŝhorloĝon: ĝi vole estis formetita. Tamen en sia malfeliĉeco, la grafino sentis impreson de ĝojo. En la poŝo de ŝia plej ŝatita ĉambrorobo troviĝis la venenigita kriso, kiun neniam ŝi delasis. Kredeble ŝia edzo ĝin serĉis dum tempo tre longa, ne divenante, ke li preskaŭ ĝin tuŝis per sia mano.

— Per tiu ilo, ŝi diris laŭte, mi estas estrino de mia vivo kaj de la vivo de aliuloj.

Kaj la tempo pasis; sed nenio ĝin mezuris: nenio ebligis, ke ĝin ŝi kalkulu, nek bruo venanta el la eksteraĵo, nek pligrandigo nek malpligrandigo en la egaleco de tiu nenatura lumo ĉiam senmova, nek la unutona tiktako de pendolo, nek la metala bruo de sonorilo vibranta laŭ egalaj intertempoj. La malfeliĉulino ne havis eĉ tiun rimedon lasitan al la malsanuloj, turmentitaj de la maldormo; kalkuli la horojn.

La seka bruo, jam aŭdita de Matildo, rekomencis. La ĉareto antaŭeniris en la ĉambron, alportante ĉiujn elementojn de bongusta vespermanĝo. Apenaŭ la grafino tuŝis ĝin. Sed ĉar ŝiaj okuloj ekvidis la ardezon, ŝi prenis la krajonon, kaj skribis per febra mano:

— Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.

Poste ŝi remetis en la vagoneton la restaĵojn de la manĝo: kaj ĉio reeniris en la muron.

Rompite de tiuj multaj emocioj, Matildo volis kuŝiĝi. Antaŭ kiam ŝi enlitigos, ŝi volis, se ne estingi la lumojn, almenaŭ malpligrandigi ilian blindigan krudecon: alproksimiĝante al la unua kandelabro, ŝi penis turni ĝiajn kranojn. Sed ŝiaj penadoj renkontis neklarigeblan kontraŭstarecon. Ŝi aliris al la dua, kaj ne sukcesis plie. Fine post multaj provadoj ĉiam senutilaj, la juna virino estis devigata akcepti la evidentecon: la kranoj de flamingoj estis lutitaj.