Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/440

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne sen motivo Viktoro volis, ke la grafino ne povu mallumigi al sia luksa malliberejo. La junulo esperis, ke tiu senĉesa klareco, frapante seninterrompe la lacajn okulojn de Matildo, produktos sur ŝian nervan sistemon premadon tian, ke la fera volo de la juna virino estos rapide rompita. Aliparte li estis scivola, kaj volis observi ĉu tage ĉu nokte ĉiun el ŝiaj agoj. Tiu spionado estus neebla se la mistera ĉambro estas plenigita de senlumeco. Inter la malfermaĵoj boritaj tra la muro, unu troviĝis, laŭ alteco de homo, admirinde kaŝita sur ĉiu flanko de la mureto. Ĝi troviĝis en la ĉambro de la komandanto; kaj ĝin fermis vitraĵo. Tie la edzo de Matildo pasigis la du trionojn de sia vivo, okulmanĝante la malfeliĉan malliberigitinon, kiu ne povis suspekti, ke ŝi estas observata.

Tiu terura ekzistado jam daŭris de dekkvin tagoj: sed la plendinda suferantino ne povis konjekti la veran nombron de fluintaj horoj. Ŝajnis al ŝi ke de multaj monatoj kaj eĉ de jaroj ŝi estas enfermita en tiu tombo. En iaj momentoj, ŝi demandis sin ĉu reale ŝi ne estas malviva; en sia pasinta vivo ne estas sonĝo, kiu fariĝas iom post iom pli malpreciza, kaj kiun ŝi memoras pli kaj pli konfuze. Certe ŝi ankoraŭ kredis, ke ie ekzistas floroj, verdaĵo, freŝa bloveto, suno, kiu malaperante estas anstataŭita de la nokto; sed ŝi ne estis tre certa pri tio. Ho! la nokton precipe! Revidi la stelojn, kies malforta klareco ne lacigas okulojn, aŭskulti tiujn bruetojn malproksimajn kaj nedifinitajn, kiuj supreniras el la fundo de la kamparo, kaj kiujn akompanas la murmuro de Violano, kiam la vespera venteto ilin alportis ĝis ŝiaj oreloj! Al ĉiu ajn homo, krom al sia edzo, ŝi senbedaŭre estus doninta sian tutan posedaĵon por promenadi sola, banita de luna lumeco, sur la teraso de sia kastelo.

Por sin iluziigi pri la mankanta ombro, ŝi kusiĝis sur kanapon, fermis la palpebrojn, kovris sian kapon per vualo, kaj penis vidi kaj aŭskulti memore la objektojn,