Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/441

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la bruojn al ŝi antaŭe kutimajn. Sed post kelkaj minutoj la sango alfluis al ŝia kapo: ŝi estis devigata malkovri sian frunton, malfermi siajn okulojn. Tiam ŝi aŭdis nur la premegantan silenton de sia vatumita malliberejo; ŝi vidis nur la senmovajn kaj rigidajn flamojn de kandelabroj eterne brulantaj.

Dum la unuaj tagoj, la sola rimedo, ebliganta la proksimuman kalkulon de horoj kaj la apartigon de la tago el la nokto, estis la regula alveno de la vagoneto alportanta la tag- aŭ la vespermanĝon. Sed ĉar kelkafoje la grafino dormetis dum la intertempo, ĉio rapide konfuziĝis. Ne tion suspektante, ŝi interŝanĝis la momentojn de la tago, kredante ke vesperiĝas kiam aperas la suno, enlitigante dum la kvina matene.

Laŭ la promeso farita de sia edzo, la juna virino trovis, ian tagon, en la ruliĝanta ŝranko, plumon, inkujon kaj paperfolion. Sur la ardezo estis skribitaj tiuj vortoj: “Se al vi plaĉas doni sciigojn al via familio, vi trovos ĉi tie ĉion, kion vi bezonas por skribi.” Kiam Matildo volis forporti la skribilaron por sin loki antaŭ sian tablon, ŝi vidis, ke ĉiuj tiuj objektoj estas alligitaj per ŝtalaj ĉenetoj. Ŝi do estis devigita skribi rapide kelkajn malesperajn liniojn sur la breto mem de la ĉareto.

En la posta vojaĝo ŝi legis sur la ardezo:

— Tiel longe kiam viaj leteroj estos verkitaj laŭ tiaj terminoj, ili ne estos senditaj.

— Nu, tre bone, ŝi ekkriis. Mi konas mian patrinon: maltrankvila, ĉar ŝi ricevos de mi neniun novaĵon, ŝi ne ŝanceliĝos kaj veturos Parizon, kvankam ŝia farto estas tre malbona. Nenese estos, ke ĉio klariĝu: kaj tiam mi estos liberigita.

En la frazo, kiun la grafino ekelparolis laŭte, por ke ŝi aŭdu almenaŭ la sonon de homa voĉo, kelkaj vortoj resonis penige, kiel funebra sonorado: kvankam ŝia farto estas tre malbona.