Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/442

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kaj se tiu vojaĝo meze de la vintro estas pereiga al ŝi, pensis la juna virino. Malfeliĉa patrino! Ŝi sentas al mi tian amegon, ke vidante kiel mi estas turmentegita, ŝi estus frapita en la koro de bato, kiu eble ŝin tuje mortigus. Ne, ne: jam mi riproĉas al mi la morton de Gastono; mi edziniĝis kun tiu krima Viktoro nur por savi la vivon de mia patro; se mi kontraŭbatalis tiel longe kaj tiel malespere, ne estas por kavigi la tombon de la sola homino, kiu neniam dubis pri mi, kiam ĉiuj homoj min kulpigis.

Kaj pligrandigante la memoferon ĝis la heroeco de la mensogo, tiu viva malvivulino skribis iajn mallongajn frazojn, en kiuj ŝi diris, ke ŝi tre bone fartas kaj estas tre feliĉa.

Viktoro, kiu perdis neniun detalon de tiu senparola sceno, komprenis ĝian signifon. Tio, kion li antaŭvidis, efektiviĝis kiel ĉiam. Ĉar nur en la konscienduboj kaj en la sindonemo de noblaj animoj ĉerpas sian forton la malbonuloj.

Dum ĉiuj horoj ne prenitaj de sia deĵoro, la komandanto restis antaŭ sia spionfenestreto, rigardadante sian suferantinon. Simila al la araneo embuskita en angulo de sia reto, li pacience atendis la tagon, en kiu la maldormo kaj la lacego ĵetos en liajn brakojn Matildon premegitan kaj venkitan.

Tiu kontraŭstaro ekscitegis ĝis la frenezeco volupteman pasion ĝis nun neniam satigitan. Kiam la juna virino sin senvestigis por enlitiĝi, ĉar ŝi kredis ke la soleco, en kiu ŝi agonias, estas absoluta, ŝi neniel atentis pri tiu senvestiĝo. Plie la varmega temperaturo de tiu remburita ĉambro, kiun la gaso de la kameno kaj de kandelabroj hejtis senĉese, ŝin devigis kuŝiĝi sur kanapon preskaŭ sen ia vesto. Tiam la edzo malamegita rigardadis per okuloj brilegaj pro dezirego tiun blankan korpon de virgulino, kiu al li apartenas, sed kiun ŝi al li rifuzis. La diafanaj vitrogloboj de la lustroj lumigis al la juna gra-