Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/443

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fino laŭ opala rebrilo, kiu faris ankaŭ pli laktokolora la perlamotan blankecon de ŝia haŭto. Kiam tiu viva statuo ondoliniigis sub la blindiga klareco de kandelabroj la skulptajn formaĵojn de sia diina korpo, la monstro kiu ŝin spionadis, stertoris pro malpotenco, balbutis sensencajn parolojn kaj verŝis larmojn de kolerego. Kelkajn fojojn, instigite de pasia ebrieco, li intencis malfermi la pordon kaj rapidegi al la virino, kiu lin mokegas tiel maltime: sed la vidaĵo de la Malajsa ponardeto, kiun Matildo ĉiam konservis apud si, trakurigis tra lia dorso tremeton de teruro, kaj ĝis nun ĉiam lin detenis.

Ĉar la komandanton teruris tiu armilo. Laŭ stranga sento, mallogika sed tre homa, tiu sentima militisto, kiu rapidis kun rideto sur la lipoj al baterioj vomantaj la kuglaron, sin sentis paralizita de timego, antaŭ tiu akra pinto enŝpruciganta la morton per eta grateto.

Ian matenon, lia servsoldato, mirante, ĉar lia superulo ne malsupreniris laŭ sia kutima horo, kuraĝis penetri en lian ĉambron por lin veki. Li trovis lin kuŝanta tere antaŭ la pordo kaj tute svenanta: dum, tra la duonmalfermiĝo de lia ĉemizo sangigita, vidiĝis lia brusto plugita de kruelaj kaj sennombraj ungotranĉoj.

Ian tagon, en la militista kafejo, lia regimentestro al li diris kun grasa rido:

— Nu, komandanto, ĉu vi malliberigas la grafinon? Neniam oni ŝin vidas.

Kredante ke li estis perfidita, Viktoro paliĝis. Sed la bonhoma mieno de lia interparolanto lin rapide kuraĝigis.

— En tiu momento, ŝi estas iom malsaneta, li respondis.

— Tre bone, mi komprenas, diris la supera oficiro. Kaj, ĉar la edzo de Matildo komencis klarigojn:

— Mi ripetas ke mi komprenis: en kiu dato okazos la bapto?

La junulo estis balbutonta ian respondon, kiam unu el liaj kolegoj sin intermetis: