Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/444

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu vi volas vidi skadroĉefon en la haŭto de feliĉulo, li diris, sin turnante al la ĉeestantoj kaj montrante per la mano Viktoron koleriĝantan, rigardu Linŝardon. Tiu fripono trovis rimedon por sin amegigi de la plej ĉarma, de la plej riĉa, de la plej nobela inter la virinoj. Mi al vi certigas: li estas feliĉegulo.

Dum la komandanto estis devigita akcepti la gratulojn de siaj kunuloj entuziasmigitaj:

— La malsprituloj! li balbutis; sed Danto mem ne elpensis turmentegon kompareblan kun la mia.

Malgraŭ tio, tuj kiam li havis minuton disponeblan, li realiris al sia observa posteno, en kiu li restis dum tutaj noktoj, ebriiĝante per la vidaĵo ĉiam sama, kiu kuŝis antaŭ liaj okuloj.

Ian vesperon li estis frapita de mirego, ekvidante la gravajn ŝanĝojn, kiuj aperis en la beleco de la grafino. La okuloj kaviĝis, la frunto sulkiĝis kaj iom post iom vestis flavan koloron de vakso; la adorindaj rondaĵoj de la membroj estis anstataŭitaj de la akraj kaj angulaj formoj de la progresema malgrasiĝado. La efikoj de tiu absoluta malliberigado rapide efektiviĝis, sed alimaniere ol la komandanto tion deziris.

Timante ke dormigilo liveros ŝin sendefendan al la satiro, kiun ŝi malamegas, Matildo ne manĝis plu. Ĉar la senigo de aero kaj de ekzercado formetis el ŝi la manĝodeziron, ŝi trovis ke ĉiuj nutraĵoj havas guston maldolĉan kaj malagrablan, kiu plifortigis ŝiajn suspektojn. Detenite de tiu sama ideo, la juna virino ankaŭ ne dormis. Kiam kelkafoje, rompite de lacego, ŝi dormetis, ŝi tion faris nur tenante forte prematan en sia mano la venenplenan krison, riskante, ke ŝi sin vundos mem, sin turnante flanken.

— Se tio okazas, ŝi pensis ofte, rigardadante kun rava atento la armilon, kiu povas ŝin liberigi el la vivo; se mi pikas min hazarde per la pinto de tiu ponardo, tre bone. La memmortigo estas krimo. Mia morto liverus sende-