Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/445

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fende ĉiujn miajn amatojn al la monstro, kiu min turmentegas: mi ne havas rajton disponi mian vivon. Sed se mi estus tiel feliĉa, ke mi mortus akcidente, Dio, kiu min juĝos kaj kiu vidas miajn suferojn, ne povus min kondamni.

Tamen Josefino estis obeinta la ordonojn de sia mastrino. Ŝi luis en la Varena strato malgrandan apartamenton. Ĉiumatene ŝi provis interparoladon kun unu aŭ kun alia inter la servistoj de l’ hotelo, kun kiuj ŝi konservis korajn rilatojn. La unuajn tagojn, kiam ŝi petis novaĵojn pri la grafino, oni respondis, ke kredeble ŝia Moŝto estas malsaneta, ĉar ŝi restas enfermata en sia ĉambro ne montriĝante ĉu dum la tago ĉu dum la vespermanĝo. Ĉar ŝi konis ĉiujn ĉagrenojn suferitajn de Matildo, la junulino neniel miranta ne tro maltrankviliĝis pro tio. Sed post dekkvin tagoj, kiam ŝi eksciis, ke la nova ĉambristino estis forpermesita de Viktoro kaj ne anstataŭigita; kiam ŝi aŭdis la kuiristinon rakontantan, ke matene kaj vespere oni portis en la ĉambron de la komandanto plenan manĝon, kiu ne estis difinebla al li; fine kiam la veturigisto certigis, ke ŝia Moŝto estas tute nevidebla por ĉiu, tiam la teruro ŝin ekkaptis.

Strangaj famoj, veninte de malprecizaj lokoj, rondirante vastiĝis. Oni parolis pri malliberigado, pri monstraj kaj malnoblegaj plezuregoj; oni eĉ elparolis la vorton hommortigo. La kaleŝlakeo tre amanta la teatrodramojn certigis eĉ ke la Prelonga hotelo daŭrigas la tradiciojn de la Nesla Turo. Sciante ke ŝia iama amanto estas kapabla plenumi ĉiujn eblajn malnoblaĵojn por satigi sian pasion, fraŭlino Brantino ne ŝanceligis. Ŝi skribis al la markizino, ke ŝi prudente agus venante Parizon kiel eble plej baldaŭ, ĉar okazis strangaj aferoj en la hotelo de la Grenela strato.

Ricevinte tiun enigman kaj ne subskribitan leteron,