Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/448

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Valento. Ĉar, se tio estus vera, ŝi havus neniun motivon por rifuzi al vi rajte kaj malsekrete tion, kion vi pretendas esti ricevinta de ŝi sekrete kaj malrajte.

Aŭdante tiun pravan riproĉon, la komandanto eksaltis. Ĉar li ne atendis tiun pripenson, li sentis sin ŝancelita. Sed dank’ al tiu potenco de volo, kiu apartenas nur al fortaj viroj, li tuj reprenis sian memfidon, kaj respondis ne kortuŝite:

— Vi eliras el la demando, sinjorino. Mi ne parolas pri la estinteco, sed pri la estanteco. Nur pri ĝi mi deziras interparoli kun vi.

Post paŭzo, li daŭrigis:

— Mi ĉion provis por fariĝi la edzo de mia edzino. En Prelongo vi vidis mem ĉiujn pruvojn de ameco, kiujn al ŝi mi malsparis sub formo de ĉiuspecaj servoj, afablaĵoj kaj ĝentilaĵoj. Vidante ke per la submetiĝo mi ricevis neniun rezultaton, mi volis paroli per tono iom pli komanda. Tie ankaŭ mi estis repuŝita. Fine, de kiam ni loĝas en Parizo, ĉagrena ĉar mi estas por Matildo nur la patito, kiun oni mokegas, mi uzis la lastan rimedon, kiun mi povis ankoraŭ disponi. Mi devigis la grafinon loĝi en ĉambro partoprenanta mian privatan ĉambraron. Ŝi en ĝi restos tiel longe, kiam ŝi ne estos konsentinta. Ŝia libereco dependas de ŝia obeo.

Aŭdinte tiujn lastajn vortojn, la markizino leviĝis, ekokupita de terura kolero.

— Ĉu vere vi faris tion? ŝi ekkriegis.

— Mi faris tion.

— Tio estas malinda, malkuraĝa! La komandanto mallevis la kapon sub tiu torento de insultegoj, sed ne ŝanceliĝis.

— Vi kredas, blekegis la maljuna sinjorino grandpaŝe marŝante en la salono, vi kredas ke la aferoj restos en tiu stato, ke mi ne scios ilin ordigi. Vi min konas malbone, se vi opinias, ke mi lasos Matildon turmentegitan, ne farante ion por sin defendi. Senprokraste mi