Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/450

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kuŝante sur kanapo, kun okuloj duonfermitaj, duonvestita kiel kutime pro la Senegala temperaturo de tiu supervarmigita loĝejo, la grafino dormetis. Fluado de malvarma aero glitante sur ŝia epidermo ŝi vekis tuje. Ŝi leviĝis, vidis la pordon malfermatan, sian edzon starantan antaŭ ŝi. Simila al leonino atakita ŝi saltegis malantaŭen, direktante al sia edzo la pinton de sia ponardo, blekegante per raŭka voĉo:

— Se vi alpaŝos, mi vin mortigas, kaj poste min. Sed la komandanto ridetis, kaj restis sur la sojlo de la pordo:

— Ne timu, Matildo, kaj remetu en ĝian ingon tiun armilon. Mi ne venas al vi malamike, malpli ankaŭ amante, li aldonis malĝoje. Sinjorino de Prelongo atendas en saloneto, kaj deziras interparoladi kun vi.

— Mia patrino! ekkriis la juna virino, subite ekkaptita de freneza ĝojo. Mia patrino tie ĉi! Mi estas savita. Estu benita, mia Sinjorego.

Viktoro ĉiam daŭrigis sian rideton.

— Vestu vin tre plene, li diris. Kompare kun tiu loĝejo la aliaj ĉambroj de l’ hotelo ŝajnos al vi malvarmegaj. Eble vi malvarmumus.

La grafino ĵetis sur siajn ŝultrojn mantelon ian.

— Mi vin sekvas, ŝi diris.

Sed kiam ŝi estis alveninta en la ĉambron de sia edzo, ŝiaj okuloj kutimintaj la flavan lumon de la gaso ne povis toleri la blankan klarecon de la plentago. Ŝi sentis blindigon, ŝanceliĝis kaj estus falinta, se Viktoro ne estus malferminta siajn brakojn por ŝin subteni.

Dum Maltido malrapide rekonsciiĝis, la komandanto ŝin rigardadis kortuŝe. Konstatante la ruinigojn en ŝi produktitajn de la suferoj kaj de la malliberigo, li sentis sian koron dolore prematan. Neniam li vidis ŝin tiel difektitan: tamen, la antaŭtagon mem, li longatempe ŝin rigardadis tra la spionfenestreto. Certe li rimarkis kelkajn ŝanĝojn: sed li ne kredis, ke ili estus tiel gravaj.