Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/451

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉar la nenatura heleco de kandelabroj arĝentumis la haŭton de la juna virino de opala rebrilo, kiu aliformigis ŝian karnkoloron; dum ĉi tie, sub tiu klara suno pleniganta la ĉambron, la iluzio ne estis plu ebla. Anstataŭ tiu ebriiga kaj malkvietiga virgulino, kiu tiel plene lin frenezigis, la komandanto nur retrovis malfeliĉan knabinon palan, sensangan, vaksokoloran, pli bezonantan flegistinon ol amanton.

Dum la grafino iom post iom rekonsciiĝis, duonmalfermante malrapide la palpebrojn por kutimigi siajn okulojn al la heleco de la suno, ŝia edzo verŝis en glason iom da Malaga vino. Li ĝin prezentis al ŝi.

— Trinku, li diris. Tio vin tute resanigos.

— Ne, ŝi respondis sektone.

— Kial? demandis Viktoro miranta.

— Ĉu mi scias se tiu vino ne estas venenigita.

Antaŭ tiu malamo, kiu ne senarmigis, sed kontraŭe malbonigis liajn plej bonajn intencojn, la filo Linŝardo havis malesperan geston. Larĝa larmo ruliĝis silente sur lia brunigita vango. Hontema pro tiu pruvo de malforteco, li ĝin viŝis rapide, timante ke Matildo ĝin vidos. Neniam li faris pli neripareblan malprudentaĵon: ĉar tiu larmo, kiu estis sincera, eble estus farinta sur la koron de lia edzino impreson pli favoran, ol la tutaj makiavelaj artifikaĵoj de li elpensitaj de pli ol du jaroj.

— Nun, li diris post silento, apogu vin sur mian brakon por vin subteni; kaj ni iru retrovi vian patrinon.

La juna virino leviĝis. Por la unua fojo ŝi akceptis la helpon de sia edzo, ĉar ŝia malforteco ne ebligis, ke ŝi agu alimaniere.

Alveninte antaŭ la saloneto, Viktoro malfermis la pordon, enirigis la grafinon, kaj ĝin ferminte diskrete eliris.

Restinte sola post la eliro de sia bofilo, la markizino