Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/452

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

atendis, direktante siajn rigardojn al la pordokurteno. Ŝi jam ekmalpacienciĝis, kiam aperis ŝia filino. Malgraŭ la ĉagrenoj, kiuj ŝin premegis de du jaroj, tamen Matildo havis konstitucion tiel fortikan, ke, escepte per kelkaj negravaj malsanetoj, ŝia farto kaj ŝia beleco ne estis tro difektitaj pro ili. Pro tio revidante ruinigita de l’ anemio la junulinon, kiun, antaŭ unu monato, ŝi lasis brilanta de forto kaj de juneco, la markizino ne povis deteni siajn larmegojn.

— Sed vin pereigos tiu krimulo, ŝi ekkriis. Li vin mortigos, mia plendinda Matildo.

— Mi tion scias tre bone, ŝi respondis maldolĉe. Mi eĉ esperas, ke tiu stato ne longatempe daŭros.

— Ho! kia kruela infanino, daŭrigis Suzano, premante kontraŭ sian koron la grafinon senkuraĝan, mi malpermesas, ke vi parolu tiamaniere, precipe kiam la ĉeso de tiu stato dependas nur de vi ...

— Kion vi volas diri, patrino mia?

— Mi ĵus havis kun tiu malnoblulo tre gravan interparoladon. Li certigis, ke vi estas lia edzino nur ŝajne sed ne reale.

— Li diris la veron.

— Matildo, ĉu vi fidas al via patrino?

— Ho! patrino mia, ĉu vi dubas pri mi?

— Nu, mia kara infanino, jen estas tio, kion vi devas scii. Vi provis militadon neeblan, en kies fino vi trovos nur la malvenkon aŭ la morton. Tiu Linŝardo estas monstro, mi tion konsentas; sed li estas samtempe via edzo. Vi povas nenion kontraŭ li, ĉar la leĝo lin helpas.

— Al kio vi volas alveni?

— Al tio. Ĉu frue ĉu malfrue necese estas, ke vi cedu. Kial do vi ne akceptus tian neceson tuj?

— Ho? patrino mia, ĉu estas vi, kiu donas al mi tian konsilon?

— Jes, filino mia. Vi scias kiel mi kontraŭbatalis tiun edziniĝon, kian malamikecon mi ĉiam sentis al tiu mal-