Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/453

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nobelulo. Hodiaŭ, ĉar mi vidas, ke tro rajtigitaj estis miaj antaŭsentoj, mi ne min pardonas konsentinte. Fine ni ne parolu pri la estinteco; ni zorgu nur pri la estanteco. Via turmentisto ne akceptos sian malvenkon. Post tiu provo li elpensos alian, poste alian, kaj tio ĉiam daŭros. Pripensu ke li ne laciĝos; ke li havas antaŭ si longan aron da jaroj; ke vi ne povos senĉese kontraŭstari; ke ĉu hodiaŭ ĉu morgaŭ li vin posedos aŭ ... vin mortigos. Sed mi ne volas, ke vi mortu, aldonis Suzano ploregante kaj kovrante sian filinon de pasiaj kisadoj.

— Sed, respondis Matildo, kortuŝita de tia doloro, ĉu en la pasinta tempo mi ne aŭdis vin dirantan, ke via plej granda ĉagreno estus vidi, ke viaj genepoj havas tiun viron kiel patron.

— Certe mi diris tion, sed antaŭ la edziniĝo, esperante ke tiu pripenso vin deturnos el ĝi. Kaj tiu parolo mem pruvas, ke mi akceptis sendiskuteble la neevileblajn konsekvencojn de tiu unuiĝo.

— Ha! patrino mia, ĝemis la grafino pli kaj pli senkuraĝa, se vi scius ....

— Mi ne bezonas scii por kompreni. Viajn tedegojn mi sentas, vian antipation mi partoprenas: sed malgraŭ tio mi diras al vi: kiam eĉ edzo estus malnoblegulo, tamen kristana edzino, kies edziniĝo estis benita de Dio, neniam devas sin rifuzi al la edzina devo.

Matildo momente silentis. La bataladoj de ŝi faritaj kontraŭ ŝia edzo, kiam ŝi troviĝis en Prelongo, ŝin lacigis; tiuj dekkvin tagoj de malliberigo ŝin rompis; per siaj konsiloj kaj siaj larmoj ŝia patrino ŝin elvenkis tute.

— Tiam, patrino mia, vi tion postulas? demandis la grafino.

— Jes, mia plendinda filino. Tie kuŝas la devo, tie la savo. Vi ne povas plie sanceliĝi.

— Tre bone. Mi vin obeos. »

La juna virino rakontis al sia patrino ĝis ĝiaj plej etaj detaloj ĉiujn fariĝojn okazintajn de ŝia edziniĝo.