Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/456

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Avertu la komandanton, ŝi diris al la servisto, ke mi volas paroli kun li tuje.

Post kvin minutoj Viktoro sin prezentis, korekta kaj respektema.

— Ĉu vi deziras havi interparoladon kun mi? li petis.

— Mi vin malamas kaj malestimas pli ol antaŭe. Tamen tion, kion viaj malnoblaĵoj kaj viaj turmentegoj neniam estus farintaj, la larmoj de mia patrino efektivigis sen malfacileco. Se tiuvespere vi deziras transiri la sojlon de mia dormoĉambro, ĝia pordo malfermiĝos antaŭ vi. Sed bone sciu, ke al mia patrino sola mi obeas.

Matildo pensis, ke la komandanto rapidos al ŝiaj genuoj, kovros ŝiajn manojn de pasiaj kisadoj, ŝin lacigos de varmaj kaj sindonemaj amesprimoj. Pro tio ŝi sin gardis, sin preparante akcepti tiujn sentmontrojn per malhumila malvarmeco. Sed kontraŭe: kaj ŝia miro grandiĝis, kiam ŝi rimarkis la mienon malfieran kaj malkontentan de la viro, kiu ĝis nun ŝin persekutis de siaj sovaĝaj petadoj. Ŝajnis ke li hontas pri sia triumfo, ke la premego de lia suferantino pezas sur lin kiel konsciencriproĉo. Ĉar Viktoro direktis al sia edzino atentegan rigardadon: kaj, ne rekoninte sur ŝia ruinigita vizaĝo la brilegan belecon de pasintaj tempoj, lia amo nur voluptema forflugis, lasante la lokon al la sola kompato.

Do, post momento:

— Kial tiuvespere, mia kara Matildo, li respondis dolĉe. Viaj fortoj estas konsumitaj: vi bezonas ripozon, nutraĵon, dormadon. Nun, ĉar mi havas vian promeson, tio sufiĉas. Mi scios atendi pacience dum semajnoj, eĉ dum monatoj, se estas necese, ĝis kiam via farto tute resaniĝos.

— Ne, ekkriis la grafino decidtone. Ĉar mi estas absolute devigata toleri tian abomenaĵon, mi pli amas, ke ĝi okazu kiel eble plej baldaŭ. Hodiaŭ mi estas bonvola: eble morgaŭ mi estos ŝanĝinta mian opinion. Mi volas,