Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/457

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke la neriparebleco plenumiĝu, por ke mi estu malhelpita repreni mian decidon.

— Mia kara amikino, respondis la filo Linŝardo senentuziasme, la plej eta inter viaj deziroj estas por mi ordono. Mi estus tro malĝentila ne ĝin obeante.

Viktoro eliris malkontenta, maltrankvila. Vere ĉio sin turnis kontraŭ lin. En la terura ludado daŭrigita dum multaj jaroj sen ia ŝanceliĝo, li tute venkis sian kontraŭulon. Sed kolektante la gajnitaĵon, li rimarkas, ke la moneroj estas falsaj, ke la virino al li prezentata ne estas tiu, kiun li deziris.

Li malsupreniris sur la straton, kaj alpaŝis sencele rekten antaŭ si. Pasinte apud fama restoracio, li en ĝin eniris kaj mendis manĝon faritan el plej ekscitemaj manĝaĵoj.

Dum la vespero li vestis elegantan noktkostumon; kaj tremante kiel lernanto en lia unua amkunveno, li frapis diskretan bateton sur la pordon de sia edzino. Ricevinte neniun respondon, li ĝin malfermis kaj penetris senbrue en la ĉambron, en kiu ŝi lin atendis.

La grafino kuŝis, pala kiel malvivulino, kun okuloj fermitaj, ŝajne dormanta. Kuŝante sur la dorso, kun kruroj rekte etenditaj, kun brakoj almetitaj al la korpo.

Ŝi similis kadavron envolvitan en mortkitelo. Ŝia edzo volis preni ŝin en siajn brakojn kaj almeti kison sur ŝian vizaĝon: ŝi sin deturnis naŭze. Ĉar Viktoro insistis, ŝi alparolis per glacia tono tiujn nerevokeblajn vortojn:

— Mi promesis la plenumon de la edzina devo; mi respektos mian promeson, sed donos nenion plie.

Kontakte de tiuj senmovaj membroj, de tiu malvarma korpo, kiun la sano ne vivigis, la komandanto sentis tremeton, kiu mortigis la amon. Li sin demandis ĉagrene ĉu li meritas ankoraŭ la nomon “viro”; ĉar malgraŭ la nenatura vireco, kiun antaŭ kelkaj horoj la pimento kaj la Cayenne’a pipro verŝis en liajn vejnojn,